Carl Christoph von Lengefeld

Carl Christoph von LENGEFELD (naskĝinta la 15-an de majo 1715 en Rudolstadt, mortinta la 3-an de oktobro 1775) estis germana forstisto ĉefa, pioniro de forstscienco kaj bopatro de Friedrich Schiller.

Carl Christoph von Lengefeld
Portreto de Carl Christoph von Lengefeld en Schillerhaus (Rudolstadt)
Portreto de Carl Christoph von Lengefeld en Schillerhaus (Rudolstadt)
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1715 (1715-01-01)
en Rudolstadt
Morto 1-an de januaro 1775 (1775-01-01) (60-jaraĝa)
en Rudolstadt
Familio
Edz(in)o Louise von Lengefeld
Infano Charlotte von Schiller
Okupo
Okupo forestry scientist
vdr

Vivo redakti

Carl Christoph von Lengefeld originis mem el forstista familio. Lia patro estis la landestro kaj ĉefforstisto Alexander von Lengefeld.[1] La forstista trejniĝo komenciĝis en la aĝo de 18 jaroj en Paulinzella. En 1737 li iĝis kortega kaj ĉasada junkro kaj en 1740 ĉefforstisto super la teritorioj de la Supera administrujo de la Duklando Schwarzburg-Rudolstadt (Oberherrschaft). Post apopleksio suferita en 1744 eklamis la dekstraj brako kaj gambo. Kun permeso de la superulo landa Lengenfeld rajtis agadi en la tuta Germana Regno. En 1759 donitis al li pluse la inspektadon super la Malsupra administrujo de Schwarzfeld-Rudolstadt (Unterherrschaft), ekz. de ĉe la Kyffhäuser-regiono. Li tuj ekaktivis kaj liveris jam en 1762 la unuajn ekspertizojn.[2] En unu ekspertizoj aperis unuafoje la faktermino Forsteinrichtung (forsta instituto). Aparte dukino Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach sukcesis inteligente uzi forstitadon por elspezoj por la fisko.[3] Sed forstadaj responsuloj ne nur pensis je mezurado kaj ordigo de la dehakotaĵoj sed ankaŭ pri replantado.

En 1761 Lengefeld edzinigis Luise Juliane Eleonore Frederike von Wurmb.

Liaj spertoj kolektitis en teoriaj skribitaĵoj pri forsta scienco el kiuj tamen unusola presitis. Tamen lia famo grandis tiel ke eĉ lia reĝa moŝto Frederiko la 2-a (Prusio) venigis lin Berlinon. Tio ja estintus netroigebla honoro sed ĝi ne efektiviĝis aŭ pro sanecaj aŭ pro familiaj kialoj. Sendube estas Lengefeld la plej grava verkisto de forstsciencaĵoj siatempe, kvankam li ne estis la ununura. Alia fakkolego simile aganta estis en Heyda, nome Carl Christoph Oettelt. La nepo Karl von Schiller deĵoris kiel reĝa virtemberga ĉefforstisto.

Honoroj redakti

Kontraŭe al la Schiller-domo en Rudolstadt staritigits steleo kun lia portreto okaze de la 300a datreveno naskiĝtaga.

Verkoj redakti

Presitis nur unu skribitaĵoj, dume la resto kuŝas en turingiaj arkivoj, ekz. ĉe Goeto-Ŝilero-Arkivo en Vajmaro aŭ ĉe Thüringisches Staatsarchiv en Rudolstadt. [4]

  • Nötigste Wissenschaft eines Jägers. (1739)
  • Information über Flöße aus den unteren (Wald-)Forsten Dittersdorf, Sitzendorf und Quelitz. (1741)
  • Über den verlohrnen Werth der Jagd- und Forstwissenschaften. (1745)
  • Anmerkungen von denen auf dem Thüringer Walde bekanntesten drey Arten Nadelhölzern; als der Tanne, Fichte und des Kienbaums, welche zur Vermehrung der Waldungen vieles beytragen mögten. (1748, gedruckt Nürnberg 1762 bei Nicolaus Friedrich Eisenberger)
  • Nöthigste Unterrichte von der Land Wirtschaft. (1748)
  • Forstanmerkungen zum Gebrauch in Niedersachsen. (1752)
  • Von der Eiche und Buche. (1755)
  • Zufällige Gedanken vom Ober- und Unterstamm oder Buschholz, wie solche anzubauen, einzuteilen, abzutreiben und zu nutzen, in sechs kurzen Abhandlungen. (1755)

Literaturo redakti

Listo pri helpliteraturo videblas ĉe: https://www.forstverein.de/fileadmin/pdf/TFV/TFV_Jahresbericht_2015_a.pdf. S. 86-86. Geht bis 2015.

  • Helmut Witticke: Carl Christoph von Lengefeld – Wegbereiter nachhaltiger Waldbewirtschaftung, Stadt Rudolstadt (eldonis), Rudolstadt 2016. ISBN 978-3-910013-91-9

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. http://www.adel-genealogie.de/Schiller/is01/is01_032.htm
  2. La geodeziajn laborojn de la fortstejoj faris ekde 1762 la ĉefforstistoj respektive ĉasadmastroj Johann Georg Christian Sckell el Troistedt, August Johann Adrian Reiß el Vajmaro, Philipp Ernst Köhler el Jena kaj Carl Christoph Oettelt el Ilmenau-Heyda.
  3. Tiupaĝare estas ankaŭ eseo pri Carl Christoph von Lengefeld klarigante ties gravecon por la forstaj sciencoj!
  4. Komentita elekto de lengefeldaĵoj sub: https://www.forstverein.de/fileadmin/pdf/TFV/TFV_Jahresbericht_2015_a.pdf. p. 57–71