Distrikto Kyffhäuser

distrikto en la federacia lando Turingio de Germanio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Turingio
Administra sidejo: Sondershausen
Areo: 1035 km²
Loĝantoj: 73 690 (fine de decembro 2022)
Oficiala kodo: 16065
Aŭtokodo: KYF
Situo ene de Turingio
situo de la distrikto en Turingio
Skema mapo de la komunumoj

La distrikto Kyffhäuser [prononco "Kyfhojza"] - germane Kyffhäuserkreis - situas en la nordo de la germana federacia lando Turingio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Sondershausen [prononco "Zondashaŭzn"]. La distrikto kovras areon de 1035 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 73 690 loĝantojn.

Najbaras la distriktoj Nordhausen kaj Mansfeld-Suda Harco norde, Saale kaj Burgenland oriente, Sömmerda kaj Unstrut-Hainich sude kaj Eichsfeld okcidente.

Turismaj celoj de la distrikto estas interalie la muzea minejo en Sondershausen, la modela fervojo en Wiehe, la panorama muzeo pri historia kamparana ribelo en Bad Frankenhausen, la Barbarosa kaverno en Rottleben kaj la Kyffhäuser-monumento. Nordokcidente proksimas la mezalta montaro Harco.

Administra divido redakti

En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj sen aparteno al komunumaro:

Urbaj komunumoj
¹ administras ankaŭ pliajn najbarajn komunumojn

  1. An der Schmücke ¹(5973)
  2. Artern (6635)
  3. Bad Frankenhausen (9995)
  4. Ebeleben ¹(2678)
  5. Greußen, (5793)
  6. Roßleben-Wiehe (7219)
  7. Sondershausen (21 317)

Neurbaj komunumoj

  1. Abtsbessingen (administratas en Ebeleben) (488)
  2. Bellstedt (administratas en Ebeleben) (161)
  3. Etzleben (administrata en An der Schmücke, 263)
  4. Freienbessingen (administrata en Ebeleben, 212)
  5. Helbedündorf (2176)
  6. Holzsußra (administrata en Ebeleben, 264)
  7. Kyffhäuserland (3887)
  8. Oberheldrungen (administrata en An der Schmücke, 744)
  9. Rockstedt (administrata en Ebeleben, 206)

Komunumaroj

  1. Clingen, urbo (1051)
  2. Niederbösa (118)
  3. Oberbösa (312)
  4. Topfstedt (553)
  5. Trebra (292)
  6. Wasserthaleben (374)
  7. Westgreußen (379)
  1. Borxleben (280)
  2. Gehofen (603)
  3. Kalbsrieth (603)
  4. Mönchpfiffel-Nikolausrieth (302)
  5. Reinsdorf (812)

Partnera distrikto redakti

Eksteraj ligiloj redakti