Greußen

komunumo en Germanio

Greußen estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Kyffhäuser de la federacia lando Turingio, kaj krome estas la administra centro de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Greußen. Fine de la jaro 2020 la komunumo havis 5860 loĝantojn.

Greußen
Blazono
Greußen in KYF.png
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Kyffhäuser
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Greußen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0 36 36
Poŝtkodo 99718
Aŭtomobila kodo KYF
Oficiala Municipokodo 16065089
Politiko
Komunumestro Joachim Steinmetz
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Markt 1
Demografio
Geografio
Koordinatoj 51°13′45″N 10°56′51″O  /  51.22917°N, 10.9475°O / 51.22917; 10.9475 (Greußen) (mapo)Koordinatoj: 51°13′45″N 10°56′51″O  /  51.22917°N, 10.9475°O / 51.22917; 10.9475 (Greußen) (mapo)
Alto super la marnivelo 162 m
Areo 19,15 km²
Oficiala retejo https://www.greussen.info/de/
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

Laülegende post la Batalo de Burgscheidungen (531) frankoniaj batalantoj eksetlis en la Greußen-valo kaj ĉirkaŭ en 730 Sankta Bonifaco fondis kapelon ĉe tri tilioj inter Greußen kaj Clingen. La unuaj veraj spuroj pri setlejo en la kerna urbo datumas ĉ. de la jaro 900. Dokumentoj atestas ke landgrafo starigis merkatejon en la 1250-a jaro. En 1319 la Hohnsteiner-grafoj enfeŭdigitis per Marktgruzen kaj en 1353 Greußen iĝis urbo. La grafoj de Schwarzburg ekposedantis en 1356. La urbanoj sekve rajtis starigi muraron, okazigi bazarojn, stampi proprajn monerojn kaj ekzerci la malaltan juĝadon. La Germana kavalira ordeno, kiu havis sidejon ĉe Griefstedt, insistis pri konstruo de vejro ueste de Greußen kaj de artefarita flanka fluujo ĉe la nordo de Greußen-valo. Ĉirkaŭ unu jarcenton poste faritis laŭ ordono de la landgrafo ankaŭ ĉe la suda krutaĵo foso por sekurigi la akvoprovizo kaj de la burgo kaj de la urbo Weißensee. Danke al la akvoforto de tiuj du fosaĵoj (nome de schwarzburga kaj saksia Helbe-riveroj) ne malpli ol 20 muelejoj povis moviĝi sur distanco de sume ĉ. 20 km. Tiam komenciĝis ankaŭ la ekspluatado de tufo. Tiaj brikoj uzitis por konstruaĵoj enurbe kaj en la ĉirkaŭaĵo (ekz. Runne-burgo ĉe Weißensee).

Pozitivas ankaŭ la konduko de gravaj komercaj vojoj tra Greußen kaj floradis komercado per vino, lanaĵoj kaj izatido. Novaj urbaj statutoj ekvalidis en 1556.

Fajregoj en 1491, 1687 kaj 1834 iom bremsis la evoluon de Greußen kaj detruis la malnovajn konstruaĵojn, reduktigis la nombron de dokumentoj, damaĝis arĥivojn. Industriigo ankaŭ por Greußen havis multajn pozitivajn aspektojn. Gravege por tio estis la konstruo de Ŝtata ŝoseo disde Sondershausen al Greußen kaj Erfurto en la jaro 1842-a sen forgesi pri la bonfara alveno de fervojo sur la linio inter Nordhausen kaj Erfurto en 1869. Ambaŭ aferoj eksenbridigis konstruadmanion. Tiam la unuaj domoj estiĝis ankaŭ ekstere de la ĉirkaŭfortikaĵo. En 1873 sukerfabriko ĉe la stacidomo, en 1888 maltejo (kie poste estis la ĝis la 1980-aj jaroj ekzistanta laborejo de ordinara fajenco), en 1895 laktejo, en 1897 viandfabriko malfermiĝis.

Sed ankaŭ la servoj moderniĝis: alvenis en 1888 nova lernejo, poŝtejo, du gazetoj ("Schwarzburger Zeitung" en 1852 kaj "Greußener Zeitung" en 1887), elektra lumigado en 1899, moderna tubaro por akvoprovizado en 1909.

Ekfloris ankaŭ la socia kaj kultura vivoj en la urbo kaj societoj naskiĝis multaj. Plibeliĝis la silueto urba kaj la stratoj ricevis pavimon bonkvalitan. En iamaj muraraj fosoj novaj aferoj plantitis kaj Karlo-placo ekpretis por sportaj kaj popularaj festoj. Ekkultivitis tiam ankaŭ la monto Hängsberg. Ĉio bona interrompitis per la Unua mondmilito dum kiu 120 urbanoj falis. La inflacio de la 1920-aj jaroj pli e estis malhelpa la normala disvolviĝo. Ekde 1925 ekz. per instalo de aŭtunaj merkatoj revivigis oni komercon kaj metiojn. En 1933 konstruitis ankaŭ aperta naĝejo kaj ĉestacidome starigitis grandega grenstokejo en 1936. Dum la Dua mondmilito mortis 19 urbanoj, 24 poloj kaj 92 soldatoj.

Post 1945Redakti

Liberiĝo de naziismo venis en la 11.4.1945 fare de Usona Armeo. Okupiĝo faritis en la 4.7.1945 fare de la Ruĝa Armeo. La komunistoj ŝanĝis ĉion laŭ ilia ideologio (ekz. koncerne la terendistribuon). Dum vintro 1945/46 arestis 38 junuloj pro sur nenion bazita fi-denunco el kiuj nur 14 revenis el Sovetunio en 1950. Ĝis 1961 ne malmultaj fuĝis en la liberan parton de Germanujo.

En 1947 starigitis grenosilo ĉe Günther-muelejo. Inter 1952 kaj 1955 Greußen apartenis al Distrikto Sömmerda. En 1953 konstruitis kampara doktorejego. Ekde 1960 estiĝis nova kvartalo ĉe Kirchberg-monto. Post la fina abolicio de agrikulturaj posedadoj en 1974 venis kolĥozo kaj frukto-kombinato ankaŭ al Greußen. Ekde 1985 la trafiko en la urbokerno tre redukteblis danke al konstruo de la ringostrato F4.

Post Turniĝo estiĝis novaj vendejoj kaj ekde 1992 la urbo restaŭritis. Samjare subsignitis partnereckontrakto kun la urbo Creußen en Supra Frankonio. En 1993 elfositis la restaĵoj de graveda virino el la 12-a aŭ 13-a jarcento. En septembro 1994 metitis la funamenta ŝtono por nova metia zono. En 1995 estis premiero de la dokumentada filmo Sechs Weihnachten pri la aĉa sorto de la junaj urbanoj postmilite en Sovetunio. En 1997 la gimnazio nomiĝis laŭ Novalis. En 1998 la oldulejo restaŭritis (en la iama Grüninger-kastelo) kaj deciditis malkonstrui la malnovan bierfarejon. En 2000 la stacidoma strato novigitis kaj en 2003 festitis la 650-a datreveno urbofonda. La tenisa ludkampo konsideratas unu el la plej belaj de tuta Turingio.

Vidindas i.a. la mezepoka urbomuraro kun apudanta parka verda zono, la pli ol sep jarcentojn aĝa Helbe-kanalsistemo, la 1 km fora Kastelo Grüningen (kun siaj koneksoj al Novalis).

VidindaĵojRedakti

Homoj rilataj al GreußenRedakti