Preĝejo Sankta Marteno (Greußen)

Preĝejo Sankta Marteno (germane: Stadtkirche St. Martini) estas protestantisma kirko en Greußen, Germanujo, larĝa konstruaĵo kun tri navoj, hala kun multangula ĥorejo kaj okcidenta turo.

Marteno-kirko
Interna panoramo

Historio redakti

 
Ĉefaltaro
 
Navo kun predikejo
 
Trost-orgeno de 1704

Laŭtradicie ĉirkaŭ la jaro 732 la de Sankta Bonifaco kristanigitaj vilaĝanoj starigis sur la pagana kultplaco de la Tri tilioj lignan kapelon. Pli granda kapelo venis ĉ. la jaro 900 kiu cedis en 1250 al konstruo de Mario-kirko. Ĝi ankaŭ devis malkonstruiĝi ĝis kiam oni metis la fundamentan ŝtonon en 1420. Konsekro iĝis en la 10.11.1483. En 1643 dum la Tridekjara milito soldatoj marodantaj dezertigis la preĝejon. Dum la 2.7.1687 incendio ĉion detruis. Unu jaron pli frue faritis la meto de fundamenta ŝtono por novkonstruo kaj en 1690 finitis ankaŭ la turo. Kiam la ĥorejo kaj la navo estis ricevintaj ĉiujn necesajn alirejojn la kirko rekonsekritis en 1593. Poste sekvis la instalo de ambono kaj orgeno (fare de firmao Trost el Halberstadt). Sekvis la galerioj kaj la interna meblaro.

Restaŭradoj faritis en 1970 (altarejo, orgeno, tegmento), en 1978 (altaraj vitraloj kaj batalo kontraŭ lignodetrua fungo, en 1992 (tegmentonovigo kompleta). En 1994 solente festitis la 300-datreveno fonda.[1]

Konstruaĵo redakti

La relative malalta ĥorejo estas ankoraŭ malfrugotika. La nuna kirkonavo ene de la baroka domo havas ankaŭ klasikismajn trajtojn. La ekstero etas modesta kun selotegmento oblikveta. Interne nur la meza navo de la galeria halo havas (relative ebena) volbo krucipa. La flankaj navoj posedas tute ebenajn plafonojn estante iom pli altaj ol la meza navo. La loĝion por la urbaj konsilianoj ornamis lignaj dekoracioj de Christian Johann Biedermann (1720/21). Videblas anĝelaj figuroj kaj schwarzburgaj blazonoj kum sovaĝa viro, sovaĝa virino kaj flora ornamaĵaro. La nuna pentraĵo ĉe la altarejo datiĝas je 1894. La ambono estas de Johann Martin Schwanhold kaj la altaro de Christian Johann Biedermann laŭ planoj de Johann Martin Schwanhold. La monoferaĵujo el kverka ligno estas de Tobias Gottfried Trost el Halberstadt.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-07-24. Alirita 2021-07-24.
51.22792210.946745