Distrikto Unstrut-Hainich

distrikto en la federacia lando Turingio de Germanio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Turingio
Administra sidejo: Mühlhausen
Areo: 975 km²
Loĝantoj: 97 388 (fine de decembro 2022)
Oficiala kodo: 16064
Aŭtokodo: UH
Situo ene de Turingio
situo de la distrikto en Turingio
Skema mapo de la komunumoj

La distrikto Unstrut-Hainich - germane Unstrut-Hainich-Kreis [prononco "Unŝtrut-Hajniĥ-Krajs"] - situas en la nordokcidento de la germana federacia lando Turingio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Mühlhausen. La distrikto kovras areon de 975 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 97 388 loĝantojn.

Najbaras la distriktoj Eichsfeld nordokcidente, Kyffhäuser nordoriente, Sömmerda oriente, Gotha sudoriente, Wartburg sudokcidente kaj Werra-Meißner (ĉi-lasta en Hesio) okcidente.

La distrikto estas nomata laŭ la rivero Unstrut kaj la montetaro "Hainich". La "nacia parko Hainich", fondita dum 1997, estas la 13-a nacia parko de Germanio. En la distrikto situas la geografia centro de Germanio (laŭ la hodiaŭaj limoj, ne la pli grandaj validaj ĝis la Dua Mondmilito), se oni kalkulas ekde la plej ekstremaj punktoj.

Administra divido redakti

En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj sen aparteno al komunumaro:

Urbaj komunumoj

  1. Bad Langensalza (17 349)
  2. Mühlhausen (36 110)
  3. Nottertal-Heilinger Höhen, (5899)






Neurbaj komunumoj

1 administrata en Nottertal-Heilinger Höhen
  1. Herbsleben, (2890), administras ankaŭ
    1. Großvargula (698)
  2. Körner1 (1621)
  3. Marolterode1 (304)
  4. Südeichsfeld (6440), administras ankaŭ
    1. Rodeberg (2033)
  5. Unstrut-Hainich (5187), administras ankaŭ
    1. Schönstedt (1324)
  6. Unstruttal (6079)
  7. Vogtei (4260), administras ankaŭ
    1. Kammerforst (816)
    2. Oppershausen (287)



 

Komunumaro
* administra centro de la komunumaro

Eksteraj ligiloj redakti