Distrikto Wartburg

distrikto en la federacia lando Turingio de Germanio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Turingio
Administra sidejo: Bad Salzungen
Areo: 1304 km²
Loĝantoj: 159 539 (fine de decembro 2022)
Oficiala kodo: 16063
Aŭtokodo: WAK
Situo ene de Turingio
situo de la distrikto en Turingio
Skema mapo de la komunumoj

La distrikto Wartburg - germane Wartburgkreis [prononco "Vartburkkrajs"] - situas en la pleja okcidento de la germana federacia lando Turingio, lime al la najbara federacia lando Hesio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Bad Salzungen. La distrikto nomiĝas laŭ la mezepoka fortikaĵo Wartburg, kie komence de la 16-a jarcento plurjare estis kaŝita la kristana reformisto Martin Luther. La distrikta areo ampleksas 1304 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 159 539 loĝantojn.

Najbaras la distriktoj Unstrut-Hainich norde, Gotha oriente, Schmalkalden-Meiningen sudoriente, Fulda sude kaj sudokcidente kaj Hersfeld-Rotenburg plus Werra-Meißner (la lastaj tri en Hesio) okcidente. La eksterdistrikta urbo Eisenach en la nordo kiel fingro de okcidento "enŝoviĝas" en la distriktan teritorion.

La sudokcidento de la distrikto apartenas al la mezalta montaro Rhön, kies pli granda parto pli okcidente troviĝas en la najbara federacia lando Hesio. La rivero Werra trafluas la teritorion, kaj la pleja nordo estas parto de la "nacia parko Hainrich". La mezepoka fortikaĵo Wartburg, laŭ kiu baptiĝis la distrikto kaj kiu apartenas al la teritorio de la urbo Eisenach, ekde la administra sendependiĝo de tiu urbo ne plu apartenas al la distrikta teritorio.

Administra divido redakti

En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022.

Urbaj aŭ neurbaj komunumoj
sen administrado de pliaj najbaraj komunumoj

  1. Barchfeld-Immelborn (4473)
  2. Bad Liebenstein, urbo (7735)
  3. Eisenach (42 408)
  4. Gerstungen (9011)
  5. Hörselberg-Hainich (6055)
  6. Krayenberggemeinde (5018)
  7. Treffurt (5834)
  8. Unterbreizbach (3324)
  9. Vacha (5006)
  10. Werra-Suhl-Tal, urbo * (6288)
  11. Wutha-Farnroda (6436)

Urbaj aŭ neurbaj komunumoj
kun administrado de pliaj najbaraj komunumoj

  1. Bad Salzungen, urbo (23 013)
ankaŭ por
  1. Leimbach (1722)
  1. Dermbach (7143)
ankaŭ por
  1. Empfertshausen (administrata en Kaltennordheim) (523)
  2. Oechsen (605)
  3. Weilar (810)
  4. Wiesenthal (731)
  1. Geisa ¹(4823)
ankaŭ por
  1. Buttlar (1236)
  2. Gerstengrund (67)
  3. Schleid (1012)
  1. Ruhla (5273)
ankaŭ por
  1. Seebach(1760)

Komunumaroj
* administra centro

  1. Amt Creuzburg, urbo * (4628)
  2. Berka vor dem Hainich (723)
  3. Bischofroda (640)
  4. Frankenroda (317)
  5. Hallungen (184)
  6. Krauthausen (1557)
  7. Lauterbach (653)
  8. Nazza (531)

Eksteraj ligiloj redakti