Treffurt
Treffurt estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Wartburg de la federacia lando Turingio. Fine de 2020 ĝi havis 5936 enloĝantojn. Treffurt situas borde de la rivero Werra.
Treffurt | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Wartburg | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 036923 | |||||
Poŝtkodo | 99830 | |||||
Aŭtomobila kodo | WAK | |||||
Oficiala Municipokodo | 16063076 | |||||
Subdivido | 3 komunumopartoj (Ortsteile) kaj 2 urbopartoj (Stadtbezirke) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Bernd Rosenbusch | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Rathausstr. 12 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 6034 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 8′ N, 10° 14′ O (mapo)51.13666666666710.2375Koordinatoj: 51° 8′ N, 10° 14′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 190 m | |||||
Areo | 54,76 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.treffurt.de | |||||
HistorioRedakti
En 768 de Karlo la Granda komisiitis la konstruiĝo de la monaĥejo Homburg ĉe Unstrut apud Bad Langensalza. Li investis la senjorojn de Driefurt kiel voktojn super la monaĥejo. Treffurt havis sian unuan mencion en 1104 en dokumento de la majenca episkopo Ruthard. En ĝi parolatas pri altarokonsekro en frokula ĉelo ĉe Falken: atestantfunkcion havis Pilgrim de Trifurte. Frederiko de Treffurt iĝis konsilisto de Heinrich Raspe la 4-a.[1]
Danke al la situo ĉe kruciĝo de du gravaj komercaj vojoj Treffurt jam mezepoke iĝis centro regiona. Por protektadi la transvadejojn ekis jam en la 11-a jarcento la konstruiĝo de Burgo Normannstein. Sekve evoluis Treffurt rapide regiona staplejo kaj komercloko kion kronis en 1333 cedon de urbaj privilegioj. En 1533 ricevis la treffurt-anoj fare de imperiestro Karolo la 5-a rajton okazigi ĉiusemajnan bazaron sabate kaj pluse bazarojn en la festotagoj de Sanktaj Georgo kaj Simono.
Ekde 1336 kuna heredaĵo en la manoj de la Elektoprinclando Saksio, de la Elektoepiskopujo Majenco kaj de la Landgrafujo Hesio-Kaselo,[2] ĝis la 18-a jarcento kiam la majencanoj sole suverenis.
En 1807 Treffurt iĝis parto de la Reĝlando Vestfalio kaj en 1815 de Prusio (Distrikto Mühlhausen). En 1945 la regiono iĝis parto de Turingio. En 1950 Treffurt iĝis parto de Landa subdistrikto Eisenach kaj ekde 1952 (kun novaj limoj) de Subdistrikto Eisenach ene de Distrikto Erfurto. Tio validis ĝis 1994.
La evoluon de Treffurt bremsis la separo de Germanlando ĉar ĝi situis rekte ĉe la landlimo inter komunisma GDR kaj la libera parto de Germanujo. Kresko ekonomia kaj turisma ekfloro venis post Turniĝo.
VidindaĵojRedakti
GefilojRedakti
- Adalbert von Harstall (1737–1814), lasta princ-ĉefepiskopo de Fulda
- Christian Muff (1841–1911), pedagogo kaj filologo
- Egon Bahr (1922–2015), socialdemokratia politikisto kaj ministro
- Walter Eichenberg (1922–2018), komponisto kaj dirigento
- Manfred Heise (* 1940), politikisto
- Eberhard Lorenz (* 1942), politikisto
- Hans-Dieter Genau (1951–1969), viktimo murdita de komunistaj pafistoj ĉe la landlimo
Eksteraj ligilojRedakti
- ↑ Wilfried Warsitzka: Die Thüringer Landgrafen. Verlag Dr. Bussert & Stadler, 2004, ISBN 3-932906-22-5, p. 202.
- ↑ Alexander Jendorff: "Kondominatorische Herrschaftsbeziehungen im Konfessionellen Zeitalter: die Ganerbschaft Treffurt 1555–1630." Ĉe: Zeitschrift des Vereins für hessische Geschichte. (ZHG) 107/2002), p. 163–180