Homburg ĉe Unstrut

La kastelo Homburg ĉe Unstrut (germane Hohenburg an der Unstrut; Homburg an der Unstrut) estis mezepoka klostro ĉe la rivero Unstrut proksime de Bad Langensalza (Germanujo). En 1075 okazis tie batalo dum la saksa milito de Henriko la 4-a (Sankta Romia Imperio).

Homburg ĉe Unstrut
setlejo
monaĥejo
religia komunumo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Bad Langensalza
Situo
Geografia situo 51° 7′ 41″ N, 10° 38′ 11″ O (mapo)51.128110.6364Koordinatoj: 51° 7′ 41″ N, 10° 38′ 11″ O (mapo) [+]
Homburg ĉe Unstrut (Germanio)
Homburg ĉe Unstrut (Germanio)
DEC
Situo de Homburg ĉe Unstrut
Map
Homburg ĉe Unstrut
vdr

La monakejo troviĝis sur la suda altriverbordo de la Unstrut-arbaretoj je ĉ. 1 km sude de Thamsbrück, nuna urbokvartalo de Bad Langensalza. En la fino de la 19-a jarcento troviĝis ankoraŭ kelkaj restaĵoj surloke. Nuntempe la burgo tute pereinta estas.

Historio

redakti

Batalkampo

redakti

En la 9.6.1075 okazis surloke batalo (germane ofte ankaŭ: Schlacht bei Hohenburg und Nägelstedt), dum kiu la reĝa armeo de Henriko la 4-a sub la komando de Herman de Glizberg (tio egalas al Kastelo Kunitzburg nordeoste de Jena) kaj danke al bohemia helpo fare de Vratislavo la 2-a venkis la unuiĝintan saksian-turingian soldataron. Gvidantoj de ĝi estis Oto el Northeim kaj Burchard la 2-a el Halberstadt.

Klostro

redakti

En 768 Karolo la Granda komisiis starigon klostran. Voktoj responsaj prie li deklaris la sinjoroj de Treffurt. En 1073 okazis konveno de princoj surloke en la regna bieno/klostro Homburg. En 1136 renovigitis la fondiĝo de la benediktanoj|benediktana monakejo Homburg. Imperiestro Lotaro la 3-a estis ordoninta la ŝanĝon de monakinejon al monekejo. Ĝi apartenis al la Elektoepiskopujo Majenco metite sub la ŝirmo pontifika de Honorio la 2-a.

En 1196 donacis Bernardo la 3-a (Saksio) kaj Henriko la 5-a (Brunsvigo) al la homburganoj la posedon de la Stefano-kirko en Bad Langensalza kun ĉiuj posedaĵoj. Pro la klostromalamema Reformacio neniigitis la tuto en 1541.

Eksteraj ligiloj

redakti