La Unstrut - [prononco "Unŝtrut"] - estas rivero en la federaciaj landoj Turingio kaj Saksio-Anhalto de Germanio. Ĝi fontas en la regiono Eichsfeld en okcidenta Turingio. Post entute 192 kilometroj ĝi enfluas la riveron Saale. La plej grandaj urboj survojaj estas Mühlhausen, Sömmerda, Naumburg, krome la urbetoj Dingelstädt, Bad Langensalza, Artern, Roßleben, Nebra kaj Freyburg. La rivera valo estas parto de la vinkultiva regiono Saale-Unstrut.

Unstrut
rivera ponto apud Weischütz
rivero
Bazaj informoj
Situo Turingio kaj Saksio-Anhalto (Germanio)
Longeco 192 km
Fluo
Fonto apud Kefferhausen en la regiono Eichsfeld
- Alteco super marnivelo 400 m
- Koordinatoj 51° 18′ 58″ N, 10° 16′ 35″ O (mapo)51.31611111111110.276388888889
Enfluejo en la riveron Saale apud la urbo Naumburg
- Alteco 102 m
- Koordinatoj 51° 10′ 33″ N, 11° 48′ 7″ O (mapo)51.17583333333311.801944444444
Altecodiferenco 298 m
Geografio
Trairataj urboj Mühlhausen, Sömmerda kaj Naumburg, krome la urbetoj Dingelstädt, Bad Langensalza, Artern, Roßleben, Nebra kaj Freyburg
Alfluantoj
- Dekstraj Gera, Lossa
- Maldekstraj Wipper, Helme
Map
Unstrut
vdr

Etimologio redakti

La nomo devenas de la ĝermana vorto strödu (marĉa densa arbustejo), la ĝermana prefikso un- estas plifortigo (simile al la esperanta afikso -eg-). Ĉirkaŭ la jaro 575 la rivero nomatas Onestrudis, dum la 7-a jarcento Unestrude, kaj dum la jaro 994 Vnstruod.

 
paŭzejo por kanuantoj ĉe Balgstädt


Eksteraj ligiloj redakti