Mühlhausen (Turingio)

Mühlhausen estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Unstrut-Hainich de la federacia lando Turingio kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2021 la komunumo havis 35 797 loĝantojn.

Mühlhausen
Blazono

Map

Mühlhausen-Thüringen in UH.png
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Unstrut-Hainich
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03601
Poŝtkodo 99974
Aŭtomobila kodo UH
Oficiala Municipokodo 16064046
Subdivido 5 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Hans-Dieter Dörbaum
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Ratsstraße 19
Demografio
Loĝantaro 35797 (stato 2021-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 13′ N, 10° 27′ O (mapo)51.21666666666710.45Koordinatoj: 51° 13′ N, 10° 27′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 216 m
Areo 86,34 km²
Oficiala retejo http://www.muehlhausen.de
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
piedira zono "Steinweg" (ŝtonvojo)
remparo ĉe la Pordego de Nia kara sinjorino (ekstere)

Mühlhausen situas borde de la rivero Unstrut.

IndustrioRedakti

La ekonomia vivo de la urbo baziĝas sur la prilaborado de metalo kaj ligno, sur konstruadentreprenoj kaj agrikulturaj kooperativoj. La ununura bierfarejo en la regiono estas en eksa apoteko, Brauhaus zum Löwen je Feichtaer-strato.

HistorioRedakti

La urbocentro (Altstadt), kies unua dokumenta mencio faritis en la 974-a jaro, estis unuiĝinta kun la Nova urbo en 1180. Samjare oni eknomis ĝin Imperia urbo (t.e. urbo sendependa).

Ekde 1408 Mühlhausen estis parto de la Hansa ligo. De 1524 ĝis 1525 ĝi estis la centro de radikalaj protestantoj sub la gvidado de Thomas Müntzer, kio necesigis la forprenon de la privilegio pri senpera direkta subigo al la imperiestro (Reichsfreiheit) ĝis 1548.

VidindaĵojRedakti

La historia kerno estas ĉirkaŭita de kvazaŭ komplete konservita urbomuro. Tie videblas multaj burĝaj domoj el la 16-a ĝis la 18-a jc. Imponaj estas krome la paroĥaj preĝejoj Sankta Mario kaj Sankta Blazio. La urbodomo estas farita dum la 16-a jarcento, la loĝdomo de Müntzer estis alikonstruita en 1697. La bona konservado ŝuldiĝas ankaŭ al la fakto ke en GDR estis farata kulto ĉirkaŭ la agado de Müntzer, kiam oni fiinterpretis komunisme la tiamajn ribelojn.

Gefiloj de la urboRedakti

La urbo kaj EsperantoRedakti

En julio 2018 okazos la 40-a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj en tiu ĉi urbo.[1]

 
"la libera imperia urbo Mühlhausen" ĉirkaŭ la jaro 1630, kuproĉiza presaĵo de Matthaeus Merian

NotojRedakti

  1. Anonco de REF 2018

Eksteraj ligilojRedakti