Christoph Matschie

germana politikisto

Christoph MATSCHIE (naskiĝinta la 15-an de julio 1961 en Mühlhausen) estas germana politikisto socialdemokratia. Li estas de evangelia kredo, eksedziĝinta kaj havas tri infanojn.

Christoph Matschie
Persona informo
Christoph Matschie
Naskiĝo 15-an de julio 1961 (1961-07-15) (62-jaraĝa)
en Mühlhausen
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en BonnoErfurto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Inter 1978-81 li trejnitis mekanikisto trapasonte la abiturientan ekzamenon en Zella-Mehlis, antaŭ la farado de la deviga soldata servo (1981-83). En 1983-84 li laboris kiel helpanta flegisto de malsanuloj (ankaŭ lia patrino estis flegistino), poste li studis evangelian teologion (ĝis 1989). En 1990 li ĉeestis la centran Rondan tablon dum la tempo de Turniĝo. Li komisiitis ĉefplani la politikon de la orientgermana Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD), kies membro li estas ekde oktobro 1989. Ano de la parlamento Bundestag li estis inter 1990-2004.

Inter 1996-2002 li estis estro de la kontrolkomisiono de la Urbaj servoj de Jena (Stadtwerke Jena GmbH), inter 1998-2002 li gvidis la komisionon pri Medio, naturprotekto kaj reaktorsekureco de Bundestag.

Inter 2002-04 Matschie estis parlamenta ŝtata sekretario ĉe la Ministerio federacio pri edukado kaj reserĉado en Berlino. Inter 2004-09 li gvidis la socialdemokratian frakcion de Turingio; al la Landa Parlamento de Turingio en Erfurto li apartenas ekde 2004. Inter 2009-14 li estis edukado- kaj kulturministro kaj vica ministroprezidento de Turingio.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti