Tombejo nova de Mühlhausen

La Nova tombejo de Mühlhausen troviĝas en Mühlhausen, Germanio, Eisenacher Landstraße nr 14.

Steleoj surtombeje

Historio redakti

Post kiam la tombejoj ĉirkaŭ la paroĥaj kirkoj de Mühlhausen abandonitis en la jaro 1802-a, oni faris grandan tombejon en la Marteno-antaŭurbo ĉe Brunnen-strato. Ĉar je la komenco de la 20-a jarcento ankaŭ tiu ĉi iĝis tro malgranda kaj pro la malebleco kremaciadi, oni devis translokigi la tombejon aliloken denove.

La Nova tombejo konstruitis inter 1928-29 laŭ koncepto normiganta tomboŝtonojn, ekipaĵojn kaj konstruaĵojn. Jam okaze de sia inaŭguro en la 28.10.1929 li taksitis unika inter la tombejoj de Turingio pro la artista kvalito kaj la dezajna unueco. La plastikaĵo de la Eva-fontano aŭ la elĉerpputo faritis fare de la loka artisto Walter Krause.

Priskribo redakti

La enirejo kaj la kremaciejo kongruas kun la ekspresionisma arkitektura stilo de la 1920-a jaroj kaj formelemente kaj materie estu en konekto kun historiaj konstruaĵoj de la urbo mem. La tuto estas rektangula parcelarstistemo ĉirkaŭite de verda zono kun rondaj vojetoj. Ties kruciĝoj substrekatas per diversaj putoj aŭ specialaj arbogrupoj; la tombojn limigas ĉie samnivele tonditaj heĝoj. Meze de la centra akso staras la kremaciejo, la Eva-puto finas unu centran akson. La funebra halo en la krematorio havas buntajn vitralojn, mozaikon, enskribtabulojn kaj reliefojn. La rektangulen rektigita konstruaĵo kun ogivaj arkadoj formas kvazaŭ atrion.

En la jaro 1945 oni aranĝis surtombeje propran sekcion por sovetiaj punlaboristoj kun steleo; specialan memorigŝtonaron ricevis ankaŭ la en Mühlhausen mortintaj kaptitoj de filio de la koncentrejo Buchenwald.

En 1995 la tombejo nomumitis "historia ĝarden- kaj parkozono" fare de la Turingia Monumentprotektadoficejo.

Fonto redakti

  • Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 1, 2009, ISBN 978-3-7954-2249-3, p. 153-154

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo Arkivigite je 2016-04-23 per la retarkivo Wayback Machine