Tourcoing

komunumo de Francio en Lille Métropole kadre de franca Flandrio
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tourcoing (stacidomo).

Tourcoing - jen france, prononco laŭ sistemo IFA tuʁ.kwɛ̃ (Pri tiu ĉi sono aŭskulti), origine okcidentflandre Terkoeje kaj nederlandlingve Toerkonje, prononco [tu:rKONje] respektive laŭ sistemo IFA tuːrˈkɔnjə, [pikarde]] Tourco - estas grava komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. La ĉirkaŭurbo de Lilo / Lille situas en la departemento Nord [nɔʁ], nederlande/flandre Noorderdepartement, en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais). Fine de 2019 en la komunumo vivis 98 656 loĝantoj sur areo de 15,19 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 495 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille (france Arrondissement Lille, nederlande Arrondissement Rijsel respektive okcidentflandre Arroundissement Rysel). Ĝi estas la ĉefurbo de du kantonoj, kaj siajn loĝantojn oni kutime nomigas tourquennois(es) en la franca.

Tourcoing · Terkoeje · Toerkonje
komunumo
la belfrido de la historia komerca ĉambro
la belfrido de la historia komerca ĉambro

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Escutcheon fr region Hauts-de-France.svg Hauts-de-France
Departemento Blason Nord-Pas-De-Calais.svg Nord
Arondismento Lille (Rijsel/Rysel)
Kantono Tourcoing-1 kaj -2
Antaŭa regiono Generic flag of Nord-Pas-de-Calais.svg Nordo-Kaleza Markolo
Historia pejzaĝo Franca Flandrio
INSEE kodo 59599 [+]
Poŝtkodo 59200 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Didier Droart (aktuale)
Demografio
Loĝantaro 98 656  (2019) [+]
Loĝdenso 6 495 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 43′ N, 3° 10′ O (mapo)50.72253.1602777777778Koordinatoj: 50° 43′ N, 3° 10′ O (mapo) [+]
Areo 15,19 km² (1 519 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Tourcoing · Terkoeje · Toerkonje
Situo de Tourcoing · Terkoeje · Toerkonje

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Tourcoing [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Tourcoing havas preskaŭ cent mil loĝantojn, kaj situas ĉe la landlimo inter Francio kaj Belgio. Kune kun siaj du najbaroj, Lilo kaj Roubaix, ĝi konsistigas vastan urbaron, al kiu oni kelkfoje aldonas Mouscron.

La urbo situas sur la granda ebenaĵo de Flandrio.

 
la administrejo

EkonomioRedakti

La urbo restas fama pro la escepta ekonomia kresko, kiun ĝi spertis dum la Industria revolucio de la 19-a jarcento, precipe danke al teksaĵoj.

Partneraj urbojRedakti

Inter la partneraj urboj estas

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti