Wilhelm Gottlieb Tilesius von Tilenau
Wilhelm Gottlieb TILESIUS VON TILENAU (naskiĝinta la 17-an de julio 1769 en Mühlhausen, mortinta la 17-an de majo 1857 samloke) estis naturhistoria scienculo kaj kuracisto, desegnisto kaj kuprogravuristo. Estis li imperiestra kortegkonsilisto en Sankt-Peterburgo, kavaliro de la Ordeno de Sankta Vladimiro kaj ano de la Honora legio.
Wilhelm Gottlieb Tilesius von Tilenau | |
---|---|
Wilhelm Gottlieb Tilesius von Tilenau. Desegnis de Gustav Schlick, 1846 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de julio 1769 en Mühlhausen |
Morto | 17-an de majo 1857 (87-jaraĝa) en Mühlhausen |
Lingvoj | latina |
Loĝloko | Reĝlando Prusio |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Alma mater | Universitato de Lepsiko |
Okupo | |
Okupo | entomologo zoologo kuracisto kuprogravuristo botanikisto esploristo natursciencisto desegnisto |
Vivo
redaktiTilesius studis ekde 1709 natursciencojn kaj medicinon ĉe la Universitato de Lepsiko instruate paralele fare de Adam Friedrich Oeser ĉe la Artakademio je Pleißenburg (Lepsiko). Li magistriĝis en 1795, doktoriĝis en 1797 pri filozofio kaj pri medicino en la 1801-a jaro. Akompanis li en 1795/96 la grafon kaj naturhistorifakulon Johann Centurius von Hoffmannsegg ŝipe Portugalion. Tie li ĉefe okupiĝis pri marbestoj. La rezultojn li publikigis en multaj eseoj kiuj pli malfrue servis kiel referencon pri partopreno en tiu ĉi monda periplo. Post vanaj kandidatiĝoj en Lepsiko li vokitis en 1803 Moskvon.
Tilesius ĉeestis en la rolo de kuracisto, mara zoologo kaj dokumentaddesegnisto sur la fregato Nadeĵda la unuan periplon inter 1803 kaj 1806 sub la gvidado de Adam Johann von Krusenstern. Lia bildvolumo pri la ekspedicio aperis en 1814.[1]
Iĝis li en 1802 membro ĉe Akademie gemeinnütziger Wissenschaften de Erfurto kaj en 1808 koresponda membro ĉe Bavaria akademio de sciencoj. Koresponde li krome ekmembris en la 25.6.1812 ĉe Prusa Akademio de Sciencoj.[2] En 1820 Tilesius li ekmembriĝis ĉe Leopoldina. En 1809 li iĝis eksterorda kaj en 1817 orda membro de la Rusia Akademio de Sciencoj.[3]
Tilesius estis la unua priskribinto de pluraj faŭnaj kaj floraj specoj, i.a. de tri specioj de ostaj fiŝoj (agonidae), de la Reĝa krabo kaj de meduzo. Monta konuso ĉe la norda marbordo de Honŝu nomitis fare de Krusenstern Pik Tilesius. La 1625 metrojn alta monto portas la nomon Ivaki. Ĝis 1814 deĵoris Tilesius por la rusia caro en Sankt-Peterburgo preparante la presadon de la Krustenstein-raporto pri la periplo. Tiam li akurate kontrolis la perfektan reprodukton de siaj desegnaĵoj kaj gravuraĵoj.
En la 12.5.1807 li edzinigis la pli junan Olympia Clementine von Witzky. Post divorco en 1808 li decidis reiri patrujen en 1809. Tie eblis transdoni la filon en la manojn de la avino por edukado. Li mem vivis ĝis 1822 de la pensiono de la laboroj porcaraj. De 1822 Tilesius ree laboris kiel ilustranto de libroj. De la somera semestro 1827 ĝis la vintra semestro 1832 li docentis (kun interrompoj) en Lepsiko. Gloro kaj famo de li en la naskiĝurbo estiĝis ne antaŭmorte. Unu el tri gimnazioj de Mühlhausen portas en niaj tagoj lian nomon, Tilesius-Gymnasium.[4]
Lia postlasitaĵaro estante en al manoj de la lepsika altlernejo publike alireblas.
Verkoj
redakti- 1799: „Nachtrag zur Berichtigung einzelner Ansichten in dem Gemälde von Lissabon und einzelne Fragmente eines Augenzeugen zur Kenntniß dieser Hauptstadt“. Ĉe: Joseph-Barthélémy-François Carrère, Neuestes Gemälde von Lissabon. Traduko el la franca. Kun anekso de W. Tilesius. Leipzig, Karl Wilhelm Küchl (p. 321–504).
- 1799: Johann Christian ROSENMÜLLER/Wilhelm Gottlieb TILESIUS (Hg.), Beschreibung merkwürdiger Höhlen. Ein Beitrag zur physikalischen Geschichte der Erde. Leipzig, Breitkopf und Härtel.
- 1800: Verzeichnis und Bestimmung merkwürdiger Seeproducte
- 1800: „Über den Zustand der Zergliederungskunst in Portugal“. Ĉe: Johann Christian Rosenmüller/Heinrich F. Isenflamm (eld.), Beiträge für die Zergliederungskunst. Bd. 1, Heft 3. Leipzig, Tauchnitz (p. 383–435).
- 1802: Über die sogenannten Seemäuse
- 1802: Jahrbuch der Naturgeschichte zur Anzeige und Prüfung neuer Entdeckungen und Beobachtungen und zur solcher Aufnahme solcher Beyträge, welche zur Erweiterung und Berichtigung der gesammten Naturgeschichte unmittelbar abzwecken. Bd. 1. Leipzig, Karl Wilhelm Küchl.
- 1813: Naturhistorische Früchte der ersten russischen Weltumsegelung
- 1826: Naturhistorische Abhandlungen und Erläuterungen, besonders die Petrefaktenkunde betreffend, Kassel 1826
Referencoj
redakti- ↑ Andreas W. Daum: "German Naturalists in the Pacific around 1800. Entanglement, Autonomy, and a Transnational Culture of Expertise". Ĉe: Hartmut Berghoff k.a. (eld.): Explorations and Entanglements: Germans in Pacific Worlds from the Early Modern Period to World War I, Berghahn, New York 2019, p. 86-87, 89, 93-94
- ↑ membrolistoj
- ↑ honoraj akademimembroj ekde 1724: Тилезиус фон Тиленау, Вильгельм Готлоб
- ↑ lerneja hejmpaĝo
Literaturo
redakti- Art. „Tilesius, Wilhelm Gottfried“ fare de Wilhelm Heß ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 38 (1894), p. 298–299 (tie ĉi interrete)
- Jürgen Kiefer: Zum 150. Todestag des Arztes und Naturforschers Wilhelm Gottlieb Tilesius von Tilenau (1769–1857). Ĉe: Jahrbuch der Akademie gemeinnütziger Wissenschaften zu Erfurt. 2007, p. 34–36 (PDF).
- Katharina Schendel: Mit Gänsekiel und Tintenfisch. Wilhelm Gottlieb Tilesius von Tilenau’s Japanaufenthalt während der Ersten Russischen Weltumsegelung 1803–1806 als Beispiel für Wissenskonstruktion und Wissensdiffusion im 19. Jahrhundert (=ERGA: Reihe zur Geschichte Asiens, 13). Iudicium, München 2015.
- Andreas W. Daum: German Naturalists in the Pacific around 1800. Entanglement, Autonomy, and a Transnational Culture of Expertise. Ĉe: Hartmut Berghoff, Frank Biess, Ulrike Strasser (eld.): Explorations and Entanglements: Germans in Pacific Worlds from the Early Modern Period to World War I. Berghahn Books, New York 2019, p. 79–102