Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj

Renkont(iĝ)o de Esperantistaj Familioj aŭ mallonge REF estas tradicia ĉiujara renkontiĝo de Esperantaj familioj kun infanoj, kiuj aktive aŭ pasive uzas Esperanton en la familia vivo.

REF
Nomo Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj
Regiono Eŭropo
Periodo somero
Organizanto diversaj
Ekzistas ekde 1978
Celgrupo familioj
Informa retpaĝo Esperantistaj familioj
Fota retpaĝo REF 2005
vdr

La ĉefa ideo de REF estas, ke ĝi estas komuna aranĝo de ĉiuj familioj, por ĉiuj kune. En la kreado kaj realigo de la programo tial aktive partoprenas ĉiuj gepatroj. Tio montriĝas ne nur en la preparado de la programeroj mem, sed ankaŭ en neformala, persona komunikado kun infanoj de aliaj gepatroj. Tiel la infanoj unuflanke aŭdas kaj spertas alian lingvaĵon ol la gepatran kaj aliflanke sentas sin kvazaŭ en parenca medio kun multaj geonkloj.

Se vi volas esti regule informita pri la organizado de la venonta REF, aliĝu al la grupo REFanoj ĉe Google Groups.

Pasintaj kaj planitaj renkontiĝoj redakti

(-a: Kiom-a | F: nombro de Familioj | L: nombro de Landoj | H: nombro de Homoj | T: nombro de Tagoj)

-a Urbo Lando Jaro F L H Organizantoj T
1 Hódmezővásárhely   Hungario 1979 7 4 25 Csiszár 7
2 Szombathely   Hungario 1980 10 4 27 Wacha 7
Krom-REF Pápa   Hungario 1981 14 9 94 Csiszár 7
3 Žilina   Slovakio 1981 11 5 29 Csiszár+slovakoj 7
4 Augusztin-tanya   Hungario 1982 5 3 18 Csiszár 7
5 Sümeg   Hungario 1983 15 16 74 Csiszár 7
6 Veszprém   Hungario 1984 13 6 42 Csiszár 7
7 Pag   Kroatio 1985 6 4 27 Tišljar 7
8 Zagornik   Pollando 1986 12 6 39 Pochanke 7
9 Őriszentpéter   Hungario 1987 13 7 46 Csiszár 7
10 Szentgotthárd   Hungario 1988 - 9 - Csiszár 7
11 Győr   Hungario 1989 21 9 63 Horvath 8
12 Slovaka Paradizo   Slovakio 1990 18 7 56 Reinvart 7
13 Őriszentpéter   Hungario 1991 15 8 48 Csiszár 7
14 Őriszentpéter   Hungario 1992 14 9 45 Csiszár 7
15 Sümeg   Hungario 1993 16 9 51 Csiszár 7
16 Maribor   Slovenio 1994 20 8 60 Tišljar Pajo 7
17 Tata   Hungario 1995 23 7 76 Besenyei Anna 7
18 Bratislava   Slovakio 1996 25 13 78 Reinvart 8
19 Savudrija   Kroatio 1997 19 10 65 Tišljar-Jagnjic 14
20 Mosonmagyaróvár   Hungario 1998 22 12 73 Slezák 7
21 Przytok   Pollando 1999 11 8 32 Knabe+Lu Wunsch 14
22 Vác   Hungario 2000 13 8 52 Bagó 14
23 Savudrija + FF   Kroatio 2001 - - 72 Tišljar-Jagnjic 14
24 Sikonda   Hungario 2002 20 11 72 Slezák ?
25 Kastelo Greziljono, Baugé   Francio 2003 21 11 79 Schumann 7
26 Mali Iđoš-Kishegyes   Serbio 2004 24 10 92 Csőke 8
27 Cierzpięty, Piecki   Pollando 2005 19 11 79 Sözüer 10
28 Pilský Mlýn, Písek   Ĉeĥio 2006 26 11 93 Dvořák(ová) 14
29 Nagyvisnyó   Hungario 2007 20 10 68 Vas-Szegedi Julianna 14
30 Kastelo Greziljono, Baugé   Francio 2008 20 13 74 Schumann 7
31 Mali Iđoš-Kishegyes   Serbio 2009 24 14 79 Csőke 12
32 Stara Sušica   Kroatio 2010 15 11 59 Radovanović, Filipčić 14
33 Lesjöfors   Svedio 2011 13 12 51 Lundberg 10
34 Sayda   Germanio 2012 22 12 69 Diestel, Schlesinger 12
35 Kastelo Greziljono, Baugé   Francio 2013 25 10 80 Hurstel 7
36 Lesjöfors   Svedio 2014 9 9 33 Petrović Lundberg 10
37 Esztergom-Búbánatvölgy   Hungario 2015 20 12 61 Dévai, Acsádi 11
38 Fužine   Kroatio 2016 20 12 71 Radovanović, Filipčić 11
39 Rudnik Arkivigite je 2018-03-19 per la retarkivo Wayback Machine   Serbio 2017 14 12 46 Petrović, Lundberg 10
40 Mühlhausen (Turingio)   Germanio 2018 20 10 67 Weemeyer 11
41 Mühlhausen (Turingio)   Germanio 2019 24 10 73 Weemeyer kaj Zesch 11
42 Gosau   Aŭstrio 2021 8 6 29 Cramer 10
43 Hegyhátszentjakab   Hungario 2022 8 5 35 Acsádi 11
44 Kastelo Greziljono, Baugé   Francio 2023 ? ? ? Godivier, Cramer, Weemeyer 11

REF 2023 redakti

La 44-a REF okazis de la 25-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2023 en Kastelo Grezijono, Baugé, Francio. Retpaĝo: [1]

REF 2022 redakti

La 43-a REF okazis inter la 21-a kaj la 31-a de julio 2022 en Hegyhátszentjakab (Hungario). Ĝin organizis Veronika Acsádi. Retpaĝo: [2]

REF 2021 redakti

La 42-a REF estis origine planita por inter la 22-a de julio kaj la 1-a de aŭgusto 2021 en Ispánk (Hungario) kun ĉeforganizantino Veronika Acsádi, sed ne povis okazi tie pro vojaĝlimigoj en Hungario rilataj la kronvirusa pandemio. La plano por REF en Hungario estis prokrastitia al julio 2022. Anstataŭe REF okazis de la 2-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2021 en Gosau (Aŭstrio). Ĝi estis malpli granda ol kutime kaj estis lastmomente organizita de familio Cramer kun helpo de aliaj partoprenantoj.

REF 2020 redakti

La 42-a REF estis planita por inter la 23-a de julio kaj la 2-a de aŭgusto 2020 en Ispánk (Hungario) kun ĉeforganizantino Veronika Acsádi, sed ne okazis pro la kronviruso kaj estis prokrastitia al julio 2021.[1]

REF 2019 redakti

La 41-a REF okazis inter la 22-a de julio kaj la 1-a de aŭgusto 2019 en la sama urbo kiel en la antaŭa jaro, Mühlhausen (Turingio) (Germanio). Ĝin organizis Carolin kaj Robert Weemeyer kaj Felix Zesch. Retpaĝo: [3]

REF 2018 redakti

La 40-a REF okazis inter la 21-a kaj la 31-a de julio 2018 en Mühlhausen (Turingio) (Germanio). Ĝin organizis Carolin kaj Robert Weemeyer. Retpaĝo: [4]

REF 2017 redakti

La 39-a REF okazis inter la 21-a kaj la 31-a de julio en Rudnik (Serbio). Ĝin organizis Radojica Petrović kaj Sonja Petrović-Lundberg. Retpaĝo: [5]

REF 2016 redakti

La 38-a REF okazis inter la 18-a kaj la 29-a de julio en Fužine en Kroatio. Ĝin organizis familio Radovanović/Filipčić. Retpaĝo: [6]

REF 2015 redakti

La 37-a REF okazis inter la 15-a kaj la 26-a de julio en Esztergom Búbánatvölgy en Hungario. Ĝin organizis Veronika Acsádi kaj Krisztina Dévainé Gede. Retpaĝo: [7]

REF 2014 redakti

La 36-a REF okazis inter la 1-a kaj la 10-a de aŭgusto en la Esperanto-Domo en Leŝeforso en Svedio. Ĝin organizis Hokan Lundberg kaj Sonja Petrović Lundberg. Retpaĝo: [8]

REF 2013 redakti

La 35-a REF en okazis inter la 27-a de julio kaj la 3-a de augusto ree en la kastelo Grezijono. Ĝin organizis familio Hurstel. Retpaĝo: [9]. Kelkaj familioj plilongigis sian restadon kaj partoprenis Festan Semajnon por infanoj kaj familioj [10]

REF 2012 redakti

La 34-a REF okazis inter la 29-a de julio kaj la 10-a de augusto ĉe la urbo Sayda en la federacia lando Saksio de Germanio. La renkontiĝo estas organizita de Christine Brücker, Constanze Schlesinger, Lars Sözüer kaj Wolfram Diestel. Retpaĝo: [11]

REF 2011 redakti

La 33a REF okazis inter la 22-a kaj la 31-a de julio en la Esperanto-Domo en Leŝeforso en Svedio. Ĝi estis organizata de Hokan Lundberg kaj Sonja Petrović Lundberg. Retpaĝo: [12] Arkivigite je 2010-12-15 per la retarkivo Wayback Machine Fotoj: [13]

REF 2010 redakti

La 32-a REF okazis inter la 25-a de julio kaj la 8-a de aŭgusto 2010 en la infanripozejo/kasteleto Stara Sušica en Kroatio, en la montara regiono Gorski Kotar duonvoje inter Zagreb kaj Rijeka. Ĝi estis organizata de Vanja Radovanović el Zagrebo. Retpaĝo: [14] Arkivigite je 2010-04-05 per la retarkivo Wayback Machine

REF 2009 redakti

La REF 2009 okazis de la 3-a ĝis la 15-a de aŭgusto 2009 en la hungarlingva vilaĝo Mali Idjoŝ en Vojvodino en Serbio. Jen la hejmpaĝo de la Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj (REF) 2009[rompita ligilo].

REF 2008 redakti

La 30-a REF 2008 ree okazis en la kastelo Grezijono. Ĝis estis organizita de Bert Schumann. Jen ĝiaj hejmpaĝo kaj fotaro Arkivigite je 2017-03-02 per la retarkivo Wayback Machine.

REF 2007 redakti

La REF 2007 okazis inter 22.7. kaj 4.8.2007 en Nagyvisnyó en orienta Hungario, por esti geografie pli facile atingebla ankaŭ por event. novaj E-familioj el orienta kaj sudorienta Eŭropo.-

REF 2006 redakti

 
REF 2006 - komuna foto

La 28-a renkontiĝo okazis inter la 15-a kaj 29-a de julio en Pilský Mlýn apud Sedlice (Ĉeĥio, Sudbohemia regiono). Ĝin partoprenis entute 86 personoj (inter ili pli ol 40 ĉiuaĝaj infanoj) el 11 landoj de Eŭropo (15 kompletaj familioj, 6 duonfamilioj, 1 paro kaj 4 unuopuloj alfabetvicorde el Belgio, Britio, Ĉeĥio, Danio, Hungario, Francio, Germanio, Kroatio, Norvegio, Pollando kaj Svislando).

Aktivaĵoj redakti

Post ĉiutaga antaŭtagmeza kantado okazadis manlaboraj kursetoj - produktado kaj ornamado de papero, dratado, origamio, kirigamio, ornamado de T-ĉemizoj, konstruado de kasteloj el kartono ktp. Pro granda sukceso jam la trian jaron denove okazis ornamado de marcipankuketoj, kiujn infanoj tuj post la ekspozicieto povis mem formanĝi aŭ donaci.

Malgrandaj infanoj povis ĝui en sia ludĉambro plurfoje posttagmanĝan fabellegadon kaj vesperan fabelprojekciadon (plej furoris famaj ĉeĥaj filmetoj pri "Talpeto", sukceson havis ankaŭ tutvespera filmfabelo "Lotrando kaj Zubejda", kiun esperante komplete subtitoligis membroj de Ĉeĥa esperanto-Junularo.

Pluraj knabinoj partoprenis en la Fabela ateliero, en kiu ili mem elpensis, enkomputiligis kaj eĉ surscenigis propran fabelon; kelkaj aliaj infanoj ekz. mem kreis siajn proprajn ilustritajn libretojn en Esperanto.

Krom populara ŝak- kaj tablotenisa turniro, banado kaj remado en apuda fiŝlago, instruado de sudoku, netradiciaj olimpikoj kaj futbala matĉo infanoj kontraŭ gepatroj oni multe ĝuis ankaŭ t.n. homan futbalon, dum kiu oni ne ludis kun pilko, sed la golo estis atribuita, se iu ludanto sukcesis netuŝite trakuri la golejon. Ne mankis ankaŭ diversaj travivaĵludoj en la naturo, nokta kuraĝludo, dum kiu la infanoj vizitis la arbaran spiriton en lia kabanaĉo kaj dum kies preparado bone amuziĝis ankaŭ la plenkreskuloj ktp.

Vespere oni lernis komune danci diversajn popolajn kaj latinamerikajn dancojn (plejparte kun vive ludata muziko), ĝuis teatraĵetojn, preparitajn de la partoprenantoj mem, rostis bongustaĵojn sur la bivakfajro, spektis E-filmojn, vojaĝprezenton pri Islando, sed ankaŭ simple kartludis aŭ babilis sub stelbrila nokta ĉielo ....

Ekskursoj redakti

Ankaŭ la karaktero de la ekskursoj estis laŭeble adaptita al bezonoj kaj interesoj de infanoj: ekz. dum la vizito de la proksima urbo Písek ne okazis kutima promenado kun ĉiĉerono, sed kreiĝintaj grupetoj trairis mem laŭ la priskribo kaj mapo la itineron kaj solvis taskojn de la urba serĉludo. Same en la bestoĝardeno la infanoj devis pli atente rigardi, ĉar ilia premiota tasko estis trovi, kiu el la dek fotitaj bestoj en la bestoĝardeno tute ne troviĝas ....

Unu el ĉi-jaraj REF-novaĵoj, preparitaj de la lokaj organizantoj, estis granda ludo, daŭranta dum la tuta aranĝo, dum kiu la infanoj helpis resanigi fabelan,Esperante-parolantan karpon Jakobon, loĝantan en la apuda fiŝlago, per siaj agoj kolektante monon por la mirakla kuracakvo. Krome pro aktiva partopreno en unuopaj programeroj ili ricevis de la karpo fabelan monon, kiun ili povis la lastan tagon uzi dum aĉetado en porinfanaj butikoj kun diversaj bongustaĵoj kaj ludiloj.

Muzikumado redakti

Sendube nelastvice jam tradicia parto de REFoj estas komuna muzikludado - la muzikemaj partoprenantoj (plenkreskuloj kune kun la infanoj) ĉi-jare per komunaj fortoj i.a. okazigis eĉ du koncertojn, unu pri renesanca muziko en la kasteleto Kratochvíle, kaj unu diversstilan publikan koncerton en la urbo Písek.

Organizintoj redakti

Organizinta familio estas Pavla kaj Vladimir Dvorak el Písek. La retpaĝon de REF 2006 eblas vidi en http://www.ref.esperanto.cz

Literaturo redakti

DVOŘÁKOVÁ, Pavla. (La 28-a) Renkontiĝo de Esperanto-Familioj la unuaj fojon en sia historio okazis en Ĉeĥio. En: Starto, 2006- n-ro 3, pp. 83-85 ([15])

REF 2005 redakti

En 2005 13 - 23-a de julio okazis REF en la feriejo "Stanica Wodna" ĉe la lago "Mokre", Mazurio, norda Pollando.

Informojn: PHU Stanica Wodna S.C., Ośrodek Sportowo - Turystyczny, Cierzpięty, PL-11-710 Piecki, Pollando

Jen ĝia hejmpaĝaro kaj la fotaro.

REF 2004 redakti

 
REF 2004 - komuna foto

En 2004, inter la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 2004 okazis en Mali Idjoš, aŭtonoma provinco en Serbio, la 26-a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj. Partoprenis ĝin 92 familianoj, el kiuj 51 infanoj el 10 landoj. Okazis du interesaj ekskursoj al Subotica kaj al la lago Palič, kie troviĝas alloga zooĝardeno.

La ĉiutaga gazeto Dnevnik aperigis la 15-an de aŭgusto preskaŭ tutpaĝan artikolon pri REF kun la titolo Parolu Esperanton por ke ĉiu komprenu vin. Por la renkontiĝo estis farita bela kolora afiŝo.

REF 2003 redakti

Inter la 5-a kaj 12-a de julio, la renkontiĝo okazis en Kastelo Grezijono en Francio. Jen ĝia hejmpaĝaro (web archive), jen fotopaĝaro.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti