Ispánk [iŝpAnk] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Körmend. Ispán estas slave prefekto, laŭ la germanoj la vorto venas el la germana Espang "betularbaro sur montopinto".

Aerfoto pri Ispánk

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

La vilaĝo situas for de fervojo, ĉefvojo kaj rivero. Laŭ flankovojo la proksima Őriszentpéter estas atingebla.

Historio redakti

La alvenintaj hungaroj en 895 trovis tie montetojn, deklivojn. La tuta regiono iĝis limgardejo, sentinelserio. Ĉi tie la vilaĝoj konsistis ne el apudaj domoj, sed el sporadaj bienocentroj, kiuj konstruiĝis sur montetopintojn. La loĝdomo, stalo kaj ceteraj konstruaĵoj formis kvadraton, tiel la loko estis defendebla. En la korto oni fosis sulkegon, kiu kolektis la pluvon por la bestoj kaj por akvumi. Tiu sistemo en Hungario troviĝas nur ĉi tie en la ĉirkaŭaĵo. Longe tiu loko konsistis el du farmocentroj.

En Ispánk migra poŝto servas.

Vidindaĵo estas la restintaj farmoj.