49° 03′ 32″ N 14° 10′ 06″ O / 49.05889 °N, 14.16833 °O / 49.05889; 14.16833 (mapo)

la kastelo de antaŭe
enirpordego

Kratochvíle estas ŝtata kastelo en Ĉeĥio, konsiderata kiel renesanca perlo de la itala konstruarto en Sudbohemia regiono. Pro sia kulturhistoria valoro ĝi estis proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

La pompan ĉaskasteleton 2 km nordokcidente de Netolice konstruigis fama ĉeĥa nobelo Vilém z Rožmberka en la jaro 1583. Itala konstruisto Baltazar de Maggi el Arogno proponis regulan ortangulon kun bara muro, interrompita de tri dometoj. La duetaĝan vilaon li situigis en la antaŭan parton de la ampleksa ĝardeno kaj ĉirkaŭigis ĝin per la ortangulo de memstare barita akvofosaĵo. La eniran trakton finas de la okcidenta flanko la ĝardendomo, de la orienta angulo de la bara muro la preĝejeto dediĉita al Maria la Virgulino. La internaj pentraĵoj estas verkoj de Georg Widmann el Braunschweig, kiu prilaboris ankaŭ la ornamojn en la kastelo Telč. La riĉa stukornamo de la 2-a etaĝo de la vilao kaj de la preĝejo devenas de italo Antonio Melana. Al teknikaj interesaĵoj apartenas, ke la konstruo efektiviĝis sur alnaj kaj kverkaj pilotoj. La ĉirkaŭa ampleksa ĉasparko apartenis al la plej grandaj en Bohemio.

Komence de la 80-aj jaroj estis ĉi tie instalita nova ekspozicio de Krátký film (Kurta filmo) Praha. En la ĉambroj de la kastelo prezentiĝis en unika tuto la mondfama ĉeĥa desegnita, plateta kaj marioneta filmo.

Dum la lastaj dudek jaroj daŭras en Kratochvíle restaŭrado sub la devizo „Renesanco de renesanco“. Ekde la jaro 2005 funkcias nova ekspozicio, kies celo estas montri la aspekton de la kastelo dum la epoko de la lastaj Rožmberkoj.

Literaturo redakti

  • TROUP, Vojtěch: Kratochvíle : zámek. Praha: ČTK-Pressfoto, 1991. 22 p. ISBN 80-7046-072-5

Eksteraj ligiloj redakti