Netolice
Netolice apartenas al la plej malnovaj urboj en Bohemio (en Ĉeĥio). Vivas ĉi tie 2 527 loĝantoj (2022). Ĝi situas en mont-onda pejzaĝo ĉirkaŭita de fiŝlagoj, duonvoje el la centro de la suda Bohemio České Budějovice al Prachatice. En flotrafinejo ĉe la urbo estis longjare prilaborata grafito.
Netolice | |
germane Nettolitz | |
urbo | |
Urba muzeo en Netolice
| |
Oficiala nomo: Netolice | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Prachatice |
Administra municipo | Netolice |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Šumava cismontaro |
Memorindaĵo | Kratochvíle kastelo |
Rojoj | Třebánka, Bezdrevský potok |
Situo | Netolice |
- alteco | 432 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 02′ 57″ N 14° 11′ 47″ O / 49.04917 °N, 14.19639 °O (mapo) |
Areo | 26,35 km² (2 635 ha) |
Loĝantaro | 2 527 (2022) |
Denseco | 95,9 loĝ./km² |
Fiŝlago | Mnich |
Unua skribmencio | 1167 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 384 11 |
NUTS 3 | CZ031 |
NUTS 4 | CZ0315 |
NUTS 5 | CZ0315 550442 |
Katastraj teritorioj | 1 |
Partoj de urbo | 2 |
Bazaj setlejunuoj | 1 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.netolice.cz | |
![]() |
La oficiala urba retpaĝaro ekzistas ankaŭ en Esperanto.
HistorioRedakti
Pri la malnoveco de la homrestado atestas multo da tumuloj kaj tombolokoj en la ĉirkaŭaĵo, kiuj originas jam el la bronza epoko. La slavoj priloĝigis la regionon versimile jam dum la 8-a jarcento. La unua skriba, tamen dubinda mencio anoncas, ke regno de nobelgento Slavníkidoj havis "en la sudo, kontraŭ Austrio ĉi tiujn limfortikaĵojn: Chýnov, Důdleby, Netolice." Laŭ la lastaj esploroj la fortikejon estigis ĉeĥa reganta nobelgento Přemyslidoj. Dank´ al la strategia pozicio ĉe la vojkruciĝo de gravaj negocvojoj la fortikejo iĝis grava merkata kaj administra centro de la tuta regiono. La origina merkata komunumo estiĝis sub la fortikejo ĉirkaŭ la preĝejo de Sankta Venceslao. Post la fondo de la monaĥejo Zlatá Koruna (Ora Krono) de la reĝo Přemysl Otakar la 2-a en la 13-a jarcento iĝis Netolice ties posedo. Sude de la origina komunumo estis fondita nova urbo kun ampleksa, preskaŭ hektara ĉefplaco kaj preĝejo de Ĉieliro de Maria la Virgulino.
Komence de la 16-a jarcento iĝis la urbo la posedo de la nobelgento Rožmberk. Dum la dua duono de la 16-a jarcento la gentestro Vilém z Rožmberka (Vilhelmo de Rožmberk) ordonis konstrui proksime kasteleton Kratochvíle kun ampleksa ĉasparko ĉirkaŭ ĝi.
Dum la tridekjara milito, en la jaro 1619 la urbo estis konkerita kaj bruligita de la imperiestra armeo de generalo Dampierr. El 147 domoj 107 estis forbruligitaj, inkluzive la preĝejon de Maria la Virgulino kaj preskaŭ ĉiuj loĝantoj estis formurditaj. El la malfeliĉo resaniĝadis la urbo nur malrapide.
La novepoka disvolvo de la urbo komenciĝis en la 18.-a kaj 19.-a jarcentoj, kiam estis konstruitaj novaj lernejo, la urbodomo, trajna trako ktp. Dum la 19-a jarcento Netolice estis la oficloko de distriktaj administrado kaj juĝo.
Post la lasta mondmilito disvolviĝadis antaŭ ĉio la agrikulturo kaj la industria fabrikado. Tradiciaj en Netolice estas bredado de ĉevaloj, fiŝbredado kaj panbakado.
LoĝantaroRedakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 136 |
1880 | 3 508 |
1890 | 3 287 |
1900 | 3 270 |
1910 | 3 411 |
1921 | 3 018 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 787 |
1950 | 2 474 |
1961 | 2 507 |
1970 | 2 448 |
1980 | 2 568 |
1991 | 2 650 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 620 |
2014 | 2 606 |
2016 | 2 581 |
2017 | 2 578 |
2018 | 2 596 |
2019 | 2 587 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 2 579 |
2021 | 2 521 |
2022 | 2 527 |
KratochvíleRedakti
La ŝtata kastelo Kratochvíle (Kratoĥvile) estas la renesanca perlo de la itala konstruarto en la suda Bohemio. La pompa ĉaskasteleto 2 km nordokcidente de Netolice estiĝis dum la 16-a jarcento. Jen mallonga videoprezento en Esperanto
MemorindaĵojRedakti
- La historia kerno de la urbo estas ekde la j. 1994 proklamita urba protektata zono. Laŭ la urbaj memorindaĵoj gvidas la instrua piedvojo „Historická krajina Netolicka“, tiel nomata Malgranda rondo. Laŭ la memorindaĵoj de la regiono gvidas la instrua ciklovojo, t.n. Granda rondo. Al la interesaĵoj de la urbo apartenas ankaŭ tri oblikvaj turoj kaj la akvofaloj ĉe la fiŝlago Mnich. Jen mallonga videoprezento en Esperanto.
- La preĝejo de sankta Venceslao, devene gotika konstruaĵo kun romanikaj elementoj. Ĝia ekesto estas datita en la duan duonon de la 13-a jarcento, sed la objekto estas versimile pli malnova. Ĝi estas konstruita en la domaro sub la fortikaĵo s. Johano kaj ĉirkaŭ ĝi koncentriĝis merkata komunumo.
- La preĝejo de Ĉieliro de Maria la Virgulino, konstruita dum la dua duono de la 13-a jarcento en la gotika stilo apartenas al la konstruista komunumo de la monaĥejo Zlatá Koruna.
- Rožmberka domo, renesanca konstruaĵo kun arkadoj en la sudorienta angulo de la ĉefplaco, hodiaŭ Muzeo de JUDr. Otakar Kudrna.
- La urbodomo, novrenesanca monumenta konstruaĵo reganta la sferon de la placo. Ĝia konstruado komenciĝis en la j. 1869.
- La fiŝlago Mnich estis fondita en 15-a - 16-a jarcento. En la lagobaraĵo estas du historie valoraj ŝtonaj pontoj. Sur unu el ili estas lokita la skulptaĵo de Jan Nepomuk, la savanto antaŭ inundoj.
- Petrův Dvůr, 1 km ekster la urbo. Tiu ĉi tipa renesanca bieno estas menciita jam en la j. 1378, kvankam el ĉi epoko konserviĝis nenia konstruaĵo.
MemortabulojRedakti
- Memortabulo sur la domo de Česká spořitelna (Ĉeĥa ŝparbanko) – ĝi almemoras, ke ĉi tie en la j. 1945 estis subskribita la interkonsento pri la linio de kontakto inter la usona kaj la sovetia armeoj.
- Memortabulo sur la domo de la muzeo – memore al la fondanto kaj mastrumanto de rožmberkaj fiŝlagoj Štěpánek Netolický.
- Memortabulo sur la naskiĝdomo de komponisto František Gregora en la strato Gregorova
UrbnaskiĝintojRedakti
- František Gregora (1819–1887) - Komponisto, direktoro de lernejoj en Vodňany kaj Písek. Frunte de lia naskiĝdomo en lianoma strato estas lokigita memortabulo.
- Tony Hořínek (1911-1998) - Fama trampa kantkomponisto
- Otakar Kudrna, JUDr. (1853–1940) - Advokato, urbestro, ano de distrikta estraro, kolektanto, historiisto, mecenato kaj fondinto de la muzeo en Netolice
- Štěpánek Netolický (1470–1538) - La plej fama urbnaskiĝinto, fiŝ- kaj arbarmastrumanto kaj hetmano en la urbo Třeboň, fondinto de la ĉeĥa fiŝlaga mastrumado
Gravaj personojRedakti
- Jakub Krčín z Jelčan (1535–1604) - Rožmberka administranto kaj fondinto de sudbohemiaj fiŝlagoj
- Filip Neumann (1774–1860) - Ŝtrumpfaristo, urbano, patro de Jan Nepomuk Neumann (1811 - 1860), episkopo en Philadelphia en Usono, sanktigita en la j. 1977
- Josef Kajetán Tyl (1808–1856) - Ĉeĥa dramatikisto kaj aktoro, li aktoris en Netolice
- Henriko de Veerle (+1690) - pentristo servanta al la familio Eggenberg, aŭtoro de la bildorigardo al Kratochvíle ĉe Netolice
Pied- kaj ciklovojojRedakti
Signitaj porturistaj vojoj de KČT (Klubo de Ĉeĥaj turistoj) gvidas al vizitindaj lokoj, kiuj vere abundas.
EkskurseblojRedakti
Peraŭte atingeblas multaj vizitindaj lokoj ĉiudirekte: la kasteloj Kratochvíle kaj Český Krumlov, la urboj Prachatice, České Budějovice, burgruinoj Helfenburg kaj Dívčí Kámen (Knabina Ŝtono), la vilaĝo Holašovice (protektata memorindaĵo de UNESKO) kaj multaj aliaj:
ArĥeoparkoRedakti
La fortikaĵo de Přemyslidoj situis sur la monteto Sankta Johano. El la princa administra fortikaĵo, gardinta gravajn negocvojojn, konserviĝis fortegaj baroj. Komenciĝis la konstruado de arkeologia parko kiel porturisma elirloko kun kopio de gardoturo, palisado kaj montraĵoj de loĝado, malnovaj metioj kaj trovaĵoj el arkeologiaj esploroj.
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala paĝo de Netolice (en la ĉeĥa, la angla kaj Esperanto)
- Paĝoj pri la arĥeoparko (en Esperanto)