Prachatice

distrikta urbo en Ĉeĥio

Prachatice (legu Praĥatice) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono kaj apartenas al la plej bone konservitaj urbaj kompleksoj enlande – la historia kerno konservis sian renesancan aspekton interne de ringo ĉirkaŭata ĝis nun per urbaj remparoj. Vivas ĉi tie 11 211 loĝantoj (2023).

Prachatice
germane Prachatitz
urbo
Prachatice
Flago
Oficiala nomo: Prachatice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Prachatice
Administra municipo Prachatice
Historia regiono Bohemio
Montaro Šumava cismontaro
Riveroj Živný potok, Rojo
Situo Prachatice
 - alteco 561 m s. m.
 - koordinatoj 49° 00′ 46″ N 13° 59′ 50″ O / 49.01278 °N, 13.99722 °O / 49.01278; 13.99722 (mapo)
Areo 38,90 km² (3 890 ha)
Loĝantaro 11 211 (2023)
Denseco 288,2 loĝ./km²
Fondo 11-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 383 01
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0315
NUTS 5 CZ0315 550094
Katastraj teritorioj 8
Partoj de urbo 12
Bazaj setlejunuoj 22
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Prachatice
Retpaĝo: www.prachatice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Zábrdí, Chroboly, Husinec, Dvory, Žernovice, Záblatí, Nebahovy, Zbytiny kaj Těšovice.

Historio redakti

Jam komence de frua mezepoko la teritorio de pli malfrua Ĉeĥa Reĝlando situis en vojkruciĝo de eŭropa enlanda komerco: de sudo al nordo kondukis tra moraviaj valoj la pramalnova "sukcena pado", de okcidento al oriento vojaĝis tra landoj karavanoj de komercistoj en orientajn regionojn.

Krom tiuj ĉi ĉefaj vojoj de la komerco Bohemion kunigis kun najbaraj landoj aro da padoj, evidente tre malnovaj. Unu el la plej signifaj estis pli malfrue nomata "Ora pado", kuniganta Bohemion kun Bavario, kiu trahakis praarbaron en montaro Šumava. Precipe en mezepoko la pado akiris neordinaran signifon danke al komerco kun bavaria salo, transportata per ŝarĝoĉevaloj el episkopa Passau ĝis Prachatice.

En la tempo de la komenciĝanta komerco en la pado kaj en konekso kun koloniigado de ŝumavaj arbaroj verŝajne ekzistis vilaĝo (nun Malnova Prachatice), kiun en la dua duono de la 12-a jarcento donacis reĝo Vratislav la 2-a al kapitulo vyŝehrada. Apuda la vilaĝo – sur loko de pli malfrua urbo – estiĝis verŝajne meze de la 13-a jarcento en kaldronvalo, kiu estas ĉirkaŭata de kvin montetoj, kaj iom post iom ĝi fariĝis loka centrejo. La prospero de la nova urbo estis sekurigita, kiam vyŝehrada preposto Johano luigis en la jaro 1323 al prachatic-anoj doganon sur "Ora pado" kontraŭ proksimume 4,5 kg da arĝento kaj kiam la urbo akiris rajton de foiro.

Same kiel ĉe aliaj tiam fonditaj urboj, en Prachatice fariĝis centrejo de la fondo proksimume kvadrata placo, ĉirkaŭ kiu egale etendiĝis la cetera urbo.

En daŭra ekspozicio de la urba Muzeo de Prachatice dediĉata al mezepoko estas krom akompanantaj tekstoj ankaŭ kvanto da bildoj, planoj, fragmentoj de terena dokumentado de esploro kaj ankaŭ elekto de trovitaĵoj el Granda Placo.

La ĉirkaŭaĵo de la urbo estas kreita de submontara altaĵaro kun domina monto Libín (1096 m s. m.), kiu flue ŝanĝiĝas en montarzonon de montaro Šumava.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 911
18805 682
18905 363
19005 573
19105 779
19215 482
JaroLoĝantoj
19305 926
19505 130
19615 381
19707 100
198010 354
199111 805
JaroLoĝantoj
200111 843
201411 189
201611 055
201710 943
201810 917
201910 874
JaroLoĝantoj
202010 840
202110 440
202210 588
202311 211

Eksteraj ligiloj redakti