Sukceno

fosilio de arba rezino

Sukceno (C12H20O[1]) estas malmola flava diafana fosilia rezino, el kiu oni faras diversajn objektojn, precipe enbuŝaĵojn de pipoj kaj ornamaĵojn. Ĉar ĝi havas biologian devenon, ĝi ne apartenas al la veraj, multekostaj juvelŝtonoj, sed al ornamjuveloj.

Moskito kaj muŝo kaptitaj en sukceno
Sukcena Ĉambro unika, nekomparebla ĉefverko kun muroj kovritaj de elementoj faritaj el aŭtenta sukceno, kiun donacis la Prusa reĝo Frederiko Vilhelmo al la Rusa caro Petro la Granda en 1716.
La diversaj koloroj de natura sukceno.
La sukcena urso, oni povas ĝin vidi en la Urbodomo de Slupsko / Słupsk en Pomerio (Pollando), skulptita dum neolitiko t.e. 5 mil jaroj a.K..
Skarabo kaptita en sukceno.

El ĝi oni konstruis en 1716 la faman Sukcenan Ĉambron en Sankt-Peterburgo, kies sukcenoj malaperis dum la Dua Mondmilito. Helpe de la germana ŝtato, la sukcena ĉambro estis rekonstruita post retrovo de malnovaj fotoj pri la ĉambro kaj estis solene inaŭgurita la 31-an de majo de 2003.

Pro la biologia deveno, ĝi kelkfoje entenas malpuraĵojn kaj tre rare eĉ insektojn el tre fora tempoepoko. Ĝi estiĝis ĝis 260 milionojn da jaroj antaŭ nia tempo.

Kutime sukceno kolore varias de flava ĝis bruna, kies ĉefa trovejo estas la baltmaraj landoj. Krome ekzistas blueca varianto, ĝia ĉeftrovejo estis Dominika Respubliko ĝis en 2008 oni trovis grandan sukcenokampon apud El Soplao en norda Hispanio.[2]

El la malnovgreka vorto por sukceno (ἤλεκτρον), devenas (tra naciaj lingvoj) la Esperanta vorto elektro, ĉar la unua konata elektro estas la statika, kiu aperas, se oni frotas ekzemple sukcenon per ŝtofo aŭ besthaŭto; tiu fenomeno nomiĝas triboelektro.

La romianoj havis gravan vojon nomatan laŭ sukceno en Panonio, ĉar la komercistoj tie liveris la sukcenojn el Balta Maro ĝis Italio.

Dominga sukceno estas sukceno el Domingo derivita el rezino de formortinta arbo Hymenaea protera. Dominga sukceno diferenciĝas el la Balta sukceno je tio ke ĝi estas preskaŭ ĉiam travidebla, kaj ĝi havas pli altan nombron de fosiliaj inkludaĵoj.

Referencoj redakti

  1. Amber Mineral Data (angle). Alirita 2014-03-22. La formulo estas proksimuma kaj empiria, ĉar sukceno ne havas homogenan strukturon
  2. Plej granda kampo de sukceno en Eŭropo malkovrita (de)

Vidu ankaŭ redakti