Muŝoj

(Alidirektita el Muŝo)

Muŝoj estas komunlingva nomo por dipteraj insektoj en la subordo Brachycera. Ili estas kovritaj de haroj, precipe sur la kapo kaj brusto. La ĉefa diferenco kompare al la alia diptera subordo, la nematoceroj, estas la morfologio de iliaj mallongaj antenoj, de kie venas ankaŭ la nomo de tiu subordo (el la greka brakhys, mallonga, kaj keras, korno). En la subordo estas agnoskataj ĉirkaŭ 118-126 familioj, kaj plurmiloj da specioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Muŝoj

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Subklaso: Flugilaj insektoj Pterygota
Infraklaso: Neoptera
Superordo: Endopterygota
Ordo: Diptera
Schiner, 1862
Subordo: Brachycera
Infraordoj

Asilomorpha
Eremoneura
Stratiomyomorpha
Tabanomorpha
Vermileonomorpha
Xylophagomorpha

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Oni dividas muŝojn en du grupojn laŭ la maniero de ilia elpupiĝo: la grupo Orthorrhapha elpupiĝas tra fendo en la pupo; la grupo Cyclorrhapha forpuŝas unu finon de la proksimume cilindra pupo kaj tie elpupiĝas.

Multaj specioj estas tre disvastiĝintaj kaj vivas en home loĝataj regionoj, parte profitante de homaj nutraĵo aŭ forĵetaĵoj. Grandan signifon por biologio akiris la "bananomuŝo" aŭ pli fake drozofilo (Drosophila melanogaster), ekspluatata kiel esplorobjekto de genetiko pro siaj bone observeblaj kromosomoj.

Kelkaj specioj transportas danĝerajn patogenojn. Konata estas la glosino (ceceo), kiu transportas tripanosomojn, kiuj kaŭzas dormomalsanon.

Listo de la familioj

redakti

Orthorrapha

  • Coenomyidae
  • Xylophagidae
  • Xylomyidae
  • Stratiomyidae
  • Tabanidae
  • Athericidae
  • Rhagionidae
  • Therevidae
  • Acoceridae
  • Bombyliidae
  • Scenopinidae
  • Asilidae
  • Empididae
  • Dolichopodidae

Cyclorrhapha

Aschiza

  • Lonchopteridae
  • Phoridae
  • Platypezidae
  • Pipunculidae
  • Syrphidae

Schizophora

  • Conopidae
  • Eurychoromyidae
  • Micropezidae
  • Tanypezidae
  • Psilidae
  • Megamerinidae
  • Pyrgotidae
  • Tephritidae
  • Platystomatidae
  • Ulidiidae
  • Otitidae
  • Sciomyzidae
  • Coelopidae
  • Dryomyzidae
  • Helcomyzidae
  • Sepsidae
  • Laŭaniidae
  • Chamaemyiidae
  • Lonchaeidae
  • Pallopteridae
  • Neottiophilidae
  • Piophilidae
  • Thyreophoridae
  • Periscelididae
  • Aulacigastridae
  • Asteiidae
  • Stenomicridae
  • Acartophthalmidae
  • Clusiidae
  • Chyromyidae
  • Opomyzidae
  • Anthomyzidae
  • Odiniidae
  • Agromyzidae
  • Milichiidae
  • Chloropidae
  • Diastatidae
  • Ephydridae
  • Camillidae
  • Drosofiledoj Drosophilidae, inter ili la drozofilo, "bananomuŝo"
  • Heleomyzidae
  • Trixoscelidae
  • Canacidae
  • Tethinidae
  • Cryptochetidae
  • Sphaeroceridae
  • Braulidae
  • Scatophagidae
  • Anthomyiidae
  • Muskedoj Muscidae, inter ili la doma muŝo
  • Fanniidae
  • Sarcophagidae
  • Tachinidae
  • Gasterophilidae
  • Oestridae
  • Carnidae
  • Hippoboscidae
  • Nycteribiidae
  • Streblidae

Kuriozaĵoj

redakti

Popolscienca disvastiga artikolo priskribas diversajn trajtojn de la grupo de muŝoj jene:

  • Muŝoj iĝas ĝenaj specioj kaj por homoj kaj por aliaj dombestoj, ĉar ili bezonas la bestohaŭtojn, manĝaĵojn kaj varmon de inter homoj, por nutrado kaj reproduktado, sed ili ankaŭ plenumas profitajn servojn.
  • Estas 17 milionoj da muŝoj en la tuta mondo por ĉiu persono! Feliĉe ne ĉiuj hejme. La popoltermino "muŝo" povas aludi al ĝis 30 milionoj da specioj, de la ordo de dipteroj, inter kiuj estas ankaŭ moskitoj. La homa bezono mortigi muŝojn rezultas en la fakto, ke ekzistas specifa ilo por mortigi muŝojn, nome muŝbatilo aŭ muŝmortigilo, tiel nomita en multaj lingvoj.
  • Muŝoj bezonas varmon por reproduktiĝi. Somere la ino demetas ĝis 500 ovojn kies loĝantoj eliĝas post nur unu tago pretaj vori organikajn restaĵojn.
  • Muŝoj profitas eĉ malgrandan fluon de varma aero por eniri en hejmoj tra mallarĝa truo aŭ fendo.
  • Kvankam oni diras, ke muŝoj vivas malmulte, tio estas nur relativa onidiraĵo, ĉar ili povas vivi ĝis 30 tagojn kaj flugi ĝis kvin kilometrojn tage, kaj eĉ esti trenitaj de vento ĝis 300 km tage.
  • Muŝoj manĝas ĉefe animalan materion, kiel kadavraĵojn kaj fekaĵojn, krom sukerhavajn substancojn, lakton, legomojn kaj fruktojn. Ili devas moligi siajn manĝaĵojn, do ili povis esti sur tute danĝeraj substancoj antaŭ veni kaj damaĝi homojn aŭ aliajn mamulojn. Tial almenaŭ 65 malsanoj povus laŭ tiu vojo veni al homoj, inter kiuj tifoida febro, disenterio, ĥolero, poliomjelito, antrakso, lepro kaj tuberkulozo.
  • inter bonfaroj el muŝoj menciindas purigado el organikaj materiaĵoj kiuj povus iĝi danĝeraj aŭ ĝenaj se restintaj surloke, kaj eĉ polenigado, ekzemple fare de la muŝo "ĥeĥena" al la utilega planto de kakao.[1]

En literaturo

redakti

Proverbo

redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri muŝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  •  
     Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo. 
  •  
     Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo. 
  •  
     Fari el muŝo elefanton. 

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Por la tuta ĉapitro David Rubio, ¿Por qué las moscas nos molestan tanto? Público, 8a de julio 2024, alirita la 8an de julio 2024.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-08.

Eksteraj ligiloj

redakti