Husinec (distrikto Prachatice)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Husinec |
Husinec estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la Sudbohemia regiono, distrikto Prachatice. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1291. En 2024 ĝi havis 1 414 loĝantojn.
Husinec | |||
germane Hussinetz, germane Hussenicz | |||
urbo | |||
Naskiĝdomo de Jan Hus
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Husinec | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Prachatice | ||
Administra municipo | Prachatice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Šumava cismontaro | ||
Akvorezervujo | Akvorezervujo Husinec | ||
Rivero | Blanice | ||
Situo | Husinec | ||
- alteco | 504 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 03′ 11″ N 13° 59′ 06″ O / 49.05306 °N, 13.98500 °O (mapo) | ||
Areo | 10,34 km² (1 034 ha) | ||
Loĝantaro | 1 414 (2024) | ||
Denseco | 136,75 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1291 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 384 21 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0315 | ||
NUTS 5 | CZ0315 550230 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de urbo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.husinec.cz | |||
![]() |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b3/Jan_Hus_monument_in_Husinec.jpg/200px-Jan_Hus_monument_in_Husinec.jpg)
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pěčnov, Chlumany, Prachatice, Dvory, Budkov kaj Těšovice.
Majstro Jan Hus
redaktiEn Husinec troviĝas la naskiĝdomo de Majstro Jan Hus. Pri la naskiĝloko de Hus oni longe disputis, sed fine dank' al registroj de Štěpán z Pálče, Jiřík Heremita kaj aliaj la faka publiko kongruis en tio, ke tiu loko estis Husinec. Dank' al tiu ĉi evento Husinec famiĝis ne nur en la proksima ĉirkaŭaĵo, sed ankaŭ en la tuta mondo.
Nun la ĉefa memorindaĵo de Husinec estas la naskiĝdomo de Majstro Jan Hus kun muzeo pri liaj vivo kaj verkaro.
En la urbo konserviĝis pluraj aliaj historiaj konstruaĵoj, pro kio la urbocentro estis en 2003 proklamita kiel protektita historia urbozono.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 895 |
1880 | 2 073 |
1890 | 2 016 |
1900 | 1 856 |
1910 | 1 913 |
1921 | 1 677 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 420 |
1950 | 1 166 |
1961 | 1 242 |
1970 | 1 332 |
1980 | 1 327 |
1991 | 1 253 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 266 |
2011 | 1 382 |
2014 | 1 411 |
2016 | 1 425 |
2017 | 1 442 |
2018 | 1 436 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 1 451 |
2020 | 1 452 |
2021 | 1 353 |
2022 | 1 412 |
2023 | 1 431 |
2024 | 1 414 |