Ĉeĥa Esperanto-Junularo

organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Ĉeĥio, landa sekcio de TEJO

Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ; ĉeĥe Česká esperantská mládež, z. s.) estas organizaĵo de junaj ĉeĥaj esperantistoj kaj landa sekcio de TEJO en Ĉeĥio. Ĝi estas fondita en 2005 fare de studentoj Marek Blahuš, Dagmar Chvátalová kaj Tomáš Břicháček, kaj daŭrigas la tradicion de organizita junulara esperantista movado en la regiono de Ĉeĥio, kiu daŭras jam ekde la jaro 1969, kiam fondiĝis junulara komisiono ene de la tiam fondita Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Ĉeĥa Esperanto-Junularo
Česká esperantská mládež
Emblemo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo
Lando  Ĉeĥio
Prezidanto Paulína Jalakšová
Vicprezidanto Václav Zouzalík
Sidejo Brno, Ĉeĥio
Interretejo mladez.esperanto.cz
vdr
Partoprenintoj de la tuttaga ekskurso al Prago dum la 65-a Internacia Junulara Kongreso en Liberec', organizita de Ĉeĥa Esperanto-Junularo kune kun GEJ kaj PEJ (2009).

Ĉeĥa Esperanto-Junularo estas registrita asocio laŭ ĉeĥia leĝaro. Ĝiaj membroj estas ordinaraj membroj (aĝlimo 10 ĝis 29, inkluzive), kunlaborantoj (kiuj ne plenumas la aĝliman kriterion) kaj honoraj membroj. Je la 26-a de januaro 2011 havis Ĉeĥa Esperanto-Junularo 118 membrojn, el tio 94 sub la aĝo de 30 jaroj.[1] Sidejo de la asocio estas en Brno, kien ĝi translokiĝis la 22-an de marto 2011 el Světlá nad Sázavou. Estante aparta asocio, Ĉeĥa Esperanto-Junularo tamen tenas specialajn kunlaborajn rilatojn kun la ĉefa esperanto-organizaĵo de la lando, la Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Aranĝoj redakti

 
Partoprenintoj de la seminario de ĈEJ kaj E@I okazinta en novembro 2006 en Brno.

En novembro de 2006 Ĉeĥa Esperanto-Junularo kune kun E@I okazigis en Brno semajnon longan trejnseminarion pri "Lingvoj en interreto".

Krome ĉiujare okazas tutlanda renkontiĝo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo ofte ligita kun kunveno de ĝenerala asembleo kiu elektas novan estraron. Kelkfoje okazas ankaŭ pliaj renkontiĝoj dum la sama jaro, kaj la membroj ankaŭ komune partoprenas en esperanto-aranĝoj de aliaj organizantoj en kaj ekster Ĉeĥio.

 
Partoprenintoj de la 4-a renkontiĝo de ĈEJ en Světlá nad Sázavou (2007).

IJK 2009 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo IJK 2009.

En la jaro 2009 Ĉeĥa Esperanto-Junularo en Liberec' organizis la 65-an Internacian Junularan Kongreson de TEJO, kunlabore kun la Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj, kiun partoprenis 343 homoj el 41 landoj.

Centrejo redakti

Ekde 2014 ĈEJ ĉiujare organizas renkontiĝon Centrejo kiel sian ĉefan renkontiĝon, foje kunigitan kun ĝia Ĝenerala Asembleo.

Listo de renkontiĝoj kaj ĝeneralaj asembleoj de ĈEJ redakti

Datoj Loko Renkontiĝo Asembleo Elektita prezidanto
2005-06-18 Ĉantorio   1-a Dagmar Chvátalová
2005-10-07/09 Třebíč 1-a    
2006-07-08/11 Velehrad 2-a 2-a Marek Blahuš
2007-04-13/15 Vracov kaj Ratíškovice 3-a    
2007-10-26/28 Světlá nad Sázavou 4-a 3-a Marek Blahuš
2008-10-25/27 Liberec 5-a 4-a Marek Blahuš
2009-11-06/08 Ostrožská Nová Ves 6-a 5-a Daniel Mrázek
2010-11-12/14 Žirovnice 7-a 6-a Daniel Mrázek
2011-03-22 Prago   7-a  
2011-04-15/17 Plevník 8-a    
2011-07-03/04 Kralupy nad Vltavou 9-a    
2011-11-04/06 Žirovnice 10-a    
2012-03-09/11 Hořice   8-a Daniel Mrázek
2012-10-19/20 Světlá nad Sázavou   9-a Vít Mišurec
2013-12-13/15 Prago   10-a
2014-03-07/09 Svitavy Centrejo (11-a) 11-a Vít Mišurec
2015-04-24/26 Svitavy Centrejo 2 (12-a)  
2015-04-25 Svitavy   12-a
2015-09-12 Prago   13-a Léon Schnelldorfer
2016-09-01 Prago   14-a Léon Schnelldorfer
2016-09-01/04 Prago Centrejo (13-a)  
2017-04-28/05-01 Bartošovice 4-a Centrejo (14-a)  
2017-12-10 Prago   15-a Paulína Jalakšová
2018-04-28/05-01 Žďár nad Sázavou 5-a Centrejo (15-a)  
2018-04-28 Žďár nad Sázavou   16-a  
2019-05-04 Interreto   17-a Paulína Jalakšová
2020-11-28 Interreto   18-a Paulína Jalakšová
2022-04-23 Prago   19-a neniu

Listo de estraroj de ĈEJ redakti

La estraro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo konsistas laŭ la statuto el komitato (3 aŭ 5 personoj) kaj revizia komisiono (2 aŭ 3 personoj, ekde 2014 3 personoj). La oficialan refondiĝon de Ĉeĥa Esperanto-Junularo preparis provizora estraro, kiu konsistis el Marek Blahuš, Tomáš Břicháček kaj Dagmar Chvátalová, sen ajna disdivido de postenoj, kaj kiu oficis ekde la 30-a de januaro 2005 ĝis kunveno de la fondanta ĝenerala asembleo. Sekvis ĝin la jenaj, ordinaraj estraroj:

Estraro Ekde Komitato Revizia komisiono
Prezidanto Vicprezidanto Kasisto Membro Membro Prezidanto Membro Membro
1-a 2005-06-18 Dagmar Chvátalová Marek Blahuš Avinty Lanaikey
(Aleš Tomeček)[noto 1]
    Tomáš Břicháček Daniel Mrázek  
2-a 2006-07-08 Marek Blahuš Dagmar Chvátalová Aneta Murswieková     Tomáš Břicháček Daniel Mrázek  
3-a 2007-10-27 Marek Blahuš Daniel Mrázek Dagmar Chvátalová Miroslav Hruška Aleš Tomeček Tomáš Břicháček Petr Adam Dohnálek Jan Urbánek
4-a 2008-10-26 Marek Blahuš Daniel Mrázek Dagmar Chvátalová Miroslav Hruška Barbora Závodská Tomáš Břicháček Petr Adam Dohnálek Karol Rydlo
5-a 2009-11-07 Daniel Mrázek Marek Blahuš Dagmar Chvátalová Barbora Závodská Miroslav Hruška Tomáš Břicháček Petr Adam Dohnálek Karol Rydlo
6-a 2010-11-13 Daniel Mrázek Marek Blahuš Dagmar Chvátalová Barbora Závodská Vít Mišurec Tomáš Břicháček Miroslav Hruška Karol Rydlo
7-a 2012-03-10 Daniel Mrázek Barbora Závodská Dagmar Chvátalová Marek Blahuš Jan Šebetovský
8-a 2012-10-20 Vít Mišurec Barbora Závodská Jan Šebetovský Marek Blahuš Daniel Mrázek Miroslav Hruška
9-a 2014-03-08 Vít Mišurec Jan Šebetovský Romualda Jeziorowska Daniel Mrázek[noto 2] Miroslav Hruška Václav Zouzalík
10-a 2015-09-12 Léon Schnelldorfer Vít Mišurec Miroslav Hruška Tomáš Stano Václav Zouzalík Martin Sedlák
11-a 2016-09-01 Léon Schnelldorfer Paulína Jalakšová Jan Šebetovský Vít Mišurec Tomáš Stano Václav Zouzalík Veronika Mihaldová Michal Bajcar
12-a 2017-12-10 Paulína Jalakšová Léon Kamenický Tomáš Stano Vít Mišurec Peter Javorik Václav Zouzalík Veronika Venislovas Michal Bajcar
13-a 2019-05-04 Paulína Jalakšová Václav Zouzalík Veronika Venislovas Vít Mišurec Tomáš Stano Peter Javorik
14-a 2020-11-28 Paulína Jalakšová Václav Zouzalík Veronika Venislovas Peter Javorik Vít Mišurec Tomáš Stano

Listo de honoraj membroj de ĈEJ redakti

 
Kardinalo Miloslav Vlk, honora membro de ĈEJ, celebras esperantlingvan sanktan meson kadre de la 65-a IJK en Liberec' (2009).

Honoran membrecon en Ĉeĥa Esperanto-Junularo laŭ la statuto rajtas la komitato atribui al ajna fizika persono kiu havas specialajn meritojn rilatajn al la agado de la organizaĵo. Honora membreco ekestas per akcepto fare de la honorigito kaj estas dumviva. Je la 29-a de marto 2017 havis Ĉeĥa Esperanto-Junularo 10 honorajn membrojn:[2]

  1. Petr Chrdle (nask. 1946), ekde la 9-a de oktobro 2005, pro daŭra materia kaj spirita subtenoj de ĈEJ;
  2. Miloslav Šváček (nask. 1941), ekde la 9-a de oktobro 2005, pro subteno en varbado de novaj membroj de ĈEJ kaj tenado de bonaj rilatoj inter ĈEJ kaj IKUE;
  3. Josef Vojáček (nask. 1943), ekde la 1-a de decembro 2005, pro eksterordinaraj meritoj rilataj al instruado de esperanto al gejunuloj;
  4. Miroslav Malovec (nask. 1953), ekde la 11-a de julio 2006, pro eksterordinaraj meritoj rilataj al instruado de esperanto al junuloj en SET Lančov kaj fervora agado por esperanto en la interreta medio;
  5. Miloslav Vlk (nask. 1932), ekde la 19-a de decembro 2008, pro aktiva partopreno en la agado esperanto-junularo en la jaroj 1946-1952 kaj neĉesanta subteno de la esperanto-movado;
  6. Jaroslav Maxmilián Kašparů (nask. 1950), ekde la 18-a de oktobro 2010, pro fervora publika subteno de esperanto kaj favoro al la esperanto-junularo.
  7. Dagmar Matějů
  8. Marek Blahuš (nask. 1986)
  9. Tomáš Břicháček (nask. 1982)
  10. Zdeněk Svěrák (nask. 1936)

Historio de la junulara esperanto-movado en Ĉeĥio redakti

 
Somera Esperanto-Tendaro Lančov en 1954.

Post 1952, kiam komunistoj likvidis la ĉeĥoslovakan esperantistan organizaĵon kaj la movado restis nur en rondetoj, la aktivecon transprenis la tiama junularo. Ili fondis Someran Esperanto-Tendaron en Lančov kaj eldonadis stencilitajn cirkulerojn Junularo agu!, Tagiĝo, Fajrero!. Inter la tiama junularo eminentis ekzemple Pavel Sittauer, Jan Werner, Drahomír Kočvara, Vlastimil Novobilský.

Post la drama jaro 1968 la situacio iomete demoktratiĝis kaj en marto 1969 estis permesita refondiĝo de la esperantista organizaĵo, komence nur en la ĉeĥa parto de la ĉeĥoslovaka federacio sub la nomo Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Tuj komencis agi ankaŭ la junularo, en kies kapo estis Ivo Železný, nuntempe la plej granda ĉeĥa eldonisto, plue Mikuláš Nevan, Aleš Nedomlel k.a.

Nova juna generacio en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj preparadis seminariojn por junaj funkciuloj. Tiam aktivis Marie Vančurová, Miroslav Malovec, Vladimír Škoda, Jan Navrátil, Jiří Tomeček, Pavla Dvořáková k.a.

Post la revolucio en Ĉeĥoslovakio venis en 1990 vico ree al nova generacio, kiu eldonadis Cirkuleron - tiu jardeko estas ligita kun la nomoj Lucie Karešová, Renata Beranová, Jana Burianová, Pavla Dvořáková, Vlaďka Chvátalová k.a.

Lastajn menciojn pri agado de tiu ĉi laste menciita grupo oni povas trovi ankoraŭ en 1998. Post plurjara paŭzo la junularan movadon daŭrigis jam la nuna Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Aleš Tomeček kooptita anstataŭ demisiinta Avinty Lanaikey je 2005-10-09
  2. Portempa, prezidanto ne estis elektita laŭ statuto

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti