Romualda Jeziorowska

Romualda "Roma" JEZIOROWSKA (naskiĝis la 12-an de septembro 1993 en Opole) estas pola esperantistino, estrarano de Pola Esperanto-Junularo ekde 2013 (2014-2016, 2017-2018 kaj ekde 2019 kiel prezidanto).

Romualda Jeziorowska
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1993 (1993-09-12) (30-jaraĝa)
Lingvoj polaEsperanto
Loĝloko Vroclavo
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ŝi studis la polan, la ĉeĥan lingvojn kaj kultursciencon en la Universitato de Vroclavo. Tie, en la Studenta Esperanto-Klubo Aŭroro, ŝi lernis Esperanton en 2012. Ekde 2013 ŝi estas estrarano de PEJ, ŝi estis ankaŭ komitatano de TEJO.

Romulada Jeziorowska loĝas en Krakovo[1].

Referencoj redakti

  1. Estraro - Pola Esperanto-Junularo. Kontrolita en 6-a de januaro 2021.