Pola Esperanto-Junularo

organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Pollando, landa sekcio de TEJO

Pola Esperanto-Junularo (PEJ) estas organizaĵo unuiganta junajn esperantistojn loĝantajn en Pollando. Ĝi estas la Junulara Sekcio de Pola Esperanto-Asocio kaj la Landa Sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Pola Esperanto-Junularo
Polska Młodzież Esperancka
Emblemo de Pola Esperanto-Junularo
Lando  Pollando
Fondiĝo la 21-an de septembro 1958
Fondiĝloko Krakovo
Interretejo pej.pl
vdr

PEJ estis fondita la 21-an de septembro 1958 dum la 15-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Krakovo kaj akceptita kiel Landa Sekcio de TEJO en 1959. En sia nuna formo ĝi estis establita en la jaro 2004.

La ĉefa aranĝo de PEJ estas Junulara E-Semajno (JES), organizata kun Germana Esperanto-Junularo kaj Varsovia Vento. PEJ-anoj renkontiĝas ankaŭ en la ĉiujaraj PEJ-kunvenoj kaj ekde 2012 en la PEJ-semajnfinoj, kiuj okazas neregule en iu urbo de Pollando.

Celoj redakti

PEJ okupiĝas ĉefe pri:

  • popularigado kaj instruado de Esperanto inter polaj junuloj
  • subtenado de junularaj Esperanto-kluboj en la tuta Pollando
  • organizado de trejnaj kaj integrigaj aranĝoj por la membroj
  • kunlaboro kun eksterlandaj junularaj Esperanto-organizaĵoj

Estraro redakti

 
La Estraro de PEJ en 2015
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Estraro de PEJ.

Elektita dum la PEJ-kunveno en Katovico okazinta la 7-an de majo 2022[1]:

Kunlaboraj rilatoj redakti

Kun Varsovia Vento redakti

PEJ multe kunlaboras kun la klubo Varsovia Vento. Ili interalie kunorganizis la jenajn renkontiĝojn:

Kun GEJ redakti

Kun EK MASI kaj SKEJ redakti

Kune kun la E-klubo el Moskvo EK MASI kaj SKEJ ĝi organizis someran instrutendaron Slava Esperanto-Studado (SES) en Slovakio (2007). Krom tio estis organizita ankaŭ Ago-Semajno en Liptovský Mikuláš en fino de la jaro 2008.

Kun ĈEJ kaj GEJ redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti