Humura Esperantista Libera Aranĝo

Humura Esperantista Libera Aranĝo (HELA) estas Esperanto-renkontiĝo organizita de la Pola Esperanto Junularo kaj klubo Varsovia Vento. Ĝi okazas ĉiu-jare komence de majo en urbo Hel, je duoninsulo Hel en Pollando.

HELA
Nomo Humura Esperantista Libera Aranĝo
Regiono Pollando
Periodo Komence de majo
Organizanto PEJ, Varsovia Vento
Ekzistas ekde 2000
Celgrupo Junularo kaj junaj familioj
Informa retpaĝo HELA-paĝo
Fota retpaĝo fotopaĝo pri HELA 2006
vdr

Filmkonkurso redakti

Dum HELA grupoj de partoprenantoj realigas amatorajn filmojn. La lastan vesperon de aranĝo okazas filmkonkurso. La premioj, kiujn ĉiujare atribuas la Hela Akademio de Amatoraj Filmoj, estas Hellenoj en kvar kategorioj: Humura, Esperantista, Libera kaj Aranĝa. Krome ekzistas premio de publiko, kiu nomiĝas Ora Kuniklo.

2006 redakti

Ĉeestis 24 esperantistoj el 4 landoj.

Premioj de HELA-filmkonkurso
Filmo Ĉefo de grupo Kategorioj Ligilo
Kaŝita vizaĝo de HELA Veerle Swartebroekx Humura, Libera (Google Video) Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
Ŝia ruĝa sekreto Aleksej Korĵenkov Aranĝa, Ora Kuniklo (Google Video) Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
La hela :) baleno Yves Nevelsteen Esperantista


Ekster la konkurso estis kreita filmo Rememoro (Google Video) Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti