Vladimíra Chvátalová

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vladimíra CHVÁTALOVÁ, nomata Vlaďka [vladjka] estas ĉeĥa esperantistino, iama gvidantino de la junulara esperanto-movado en Ĉeĥio kaj grava aktivulino en la internacia junulara movado.

Vladimíra Chvátalová
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1974 (1974-01-01) (50-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Alma mater Universitato de Karolo
Familio
Frat(in)o Dagmar Matějů
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vlaďka Chvátalová studis inter 1992 kaj 1999 bohemistikon kaj germanistikon en la Universitato de Karolo en Prago. Ŝi esperantistiĝis en 1987 pere de koresponda kurso de ĈEA kaj ekaktivis en ĝia tiama junulara sekcio. En 1992 ŝi eniris TEJO-n, kie ŝi laboris dum pluraj jaroj: Inter 1995 kaj 1996 ŝi servis kiel volontulo en la eŭropa oficejo de TEJO, nomata BonEJO - kiu de marto 1995 ĝis julio 1997 estis la daŭrigo de la antaŭa oficejo de Germana Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Junularo en Bonno. En 1996 ŝi funkciis kiel ĉeforganizanto de la Junulara Programo de la 81-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago. Inter 1999 kaj 2001 ŝi agadis kiel ĝenerala sekretario de TEJO. En 2002 kaj 2003 ŝi vivis dum 16 monatoj en Aŭstralio kaj laboris en la libroservo de tiea esperanto-movado. Ŝi aktivis ankaŭ en ILEI kaj en aŭgusto de 2004 kunlaboris pri okazigo de ĝia 37-a konferenco en Bratislavo. Ekde marto ĝis julio 2004 ŝi faris staĝon ĉe la Ĝenerala Direkcio por Interpretado de la Eŭropa Komisiono en Bruselo[1] kaj poste eklaboris samloke ĉe la traduka sekcio de la Konsilio de Eŭropa Unio. Nun ŝi listiĝas kiel membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro en Belgio.

La pli juna fratino de Vlaďka, Dagmar Chvátalová, estas ankaŭ esperantistino, kiu post la retiriĝo de la generacio de sia fratino kontribuis al la refondo de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Verkoj redakti

  • Balkana junulara agado por kulturo de paco: TEJO-seminario (red. Vlaďka Chvátalová kaj Sabira Ståhlberg, Rotterdam: TEJO, 2001. - 60 p.)

Referencoj redakti