Aŭroro
apartigilo
(Alidirektita el Tagiĝo)
Signifoj de la vorto Aŭroro (aŭ en formo de Aurora kiel samsignifa vorto en diversaj lingvoj) estas ankaŭ la jenaj:
- Aŭroro estas diverskolora lumigo de la nokta ĉielo en polusproksimaj regionoj, kaŭzita de elektre ŝargitaj partikloj de la suna vento, interaganta kun la tera magnetkampo en la alta atmosfero. [1]. Distingeblas arkta aŭroro (latine: Aurora borealis) kaj antarkta aŭroro (latine: Aurora australis).
- 94 Aurora estas asteroido.
En metafora senco temas pri esperiga komenciĝo. [1]
- Aŭroro estas la nomo de provinco de la Filipinoj.
- Aŭroroj estas aro da oceanaj rokoj situantaj en la Suda Atlantiko.
- Aŭrorurbo estas komunumo ekkonstruita en 1968 laŭ la ideoj de Sri Aŭrobindo,
- Aŭroro-papilio estas papilio el la familio de la Pierisedoj.
- Aŭrora estas ankaŭ nomo de ŝipo en la haveno de Sankt-Peterburgo, sur kiu komenciĝis la kanonado al la Vintra palaco de la rusia caro en novembro 1917, kio komencigis la Rusian revolucion de 1917, nomatan "Granda Oktobra Socialisma Revolucio".
Periodaĵoj
redakti- Aŭroro (gazeto) estas ĉeĥa blindula gazeto.
- La bulteno Aŭroro estas ekde 2008 la klubo bulteno de Hernusanda Esperantista Klubo.
- Aušra ("aŭroro") krome en la proceso de nacia rekonsciiĝo en Litovio estis grava historia litovlingva periodaĵo de la 19-a jarcento.