Paulína Jalakšová

Slovaka esperantistino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Paulína JALAKŠOVÁ (naskiĝis la 6-an de januaro 1996 en Trenčín, Slovakio) estas slovaka esperantisto. Ŝi esperantiĝis en 2015 kaj poste helpis la organizadon de la junulara programo de UK 2016 en Nitro. Ŝi translokiĝis al Prago por studi financon kaj kondutan ekonomion en VŠE.

Paulína Jalakšová
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1996 (1996-01-06) (28-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoanglafrancaslovaka
Loĝloko Trenčianske MiticePrago
Ŝtataneco Slovakio
Okupo
Okupo esperantisto • konsultiĝisto
vdr

Ŝi estis vicprezidanto de SKEJ inter 2016 kaj 2020, kaj estas prezidanto de ĈEJ ekde 2017. En TEJO ŝi ĉefe aktiviĝis en la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj kaj iĝis subvencipetisto inter 2019 kaj 2021.

Fino de 2020 ŝi estis elektita en FoJE kiel estrarano por la periodo 2021–2022. [1] [2] [3]

Lingvoj redakti

Ŝia denaska lingvo estas la slovaka. Kiel fremdlingvojn ŝi apud esperanto parolas la anglan, kaj la francan.

Referencoj redakti

  1. Żebrowski, Łukasz. TEJO-ano estros ĉe Forumo Junulara Eŭropa. Libera Folio (2020-11-23).
  2. Thank you! Highlights from our Online General Assembly. European Youth Forum (2020-11-24). Arkivita el la originalo je 2021-09-16. Alirita 2021-09-16.
  3. Paulína Jalakšová: Rady mládeže reprezentujú hlas mladých (slovake). Rada mládeže Slovenska (2021-06-02).

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti