Slovakia Esperanta Junularo

organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Slovakio, landa sekcio de TEJO

Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ; oficiala nomo (slovake) SKEJ - Slovenská esperantská mládež) estas organizo de junaj slovakiaj esperantistoj kaj landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) en Slovakio. Ĝi ekzistas paralele kun Slovakia Esperanta Federacio (SKEF), la Slovakia landa asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Slovakia Esperanta Junularo
Slovenská esperantská mládež
Emblemo de Slovakia Esperanta Junularo
Lando Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
Interretejo skej.esperanto.sk
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

SKEJ kunlaboras kun Ĉeĥa Esperanto-Junularo, tiu ĉi kunlaboro nomiĝas ĈeSKEJ.

HistorioRedakti

SKEJ estis fondita la 13-an de aŭgusto 2003. Dum la 60-a IJK en 2004 ĝi estis akceptita kiel landa sekcio de TEJO.

La unua ĝenerala asembleo okazis en Brezová pod Bradlom la 30-an de majo 2004 kaj la fondintoj de la asocio estas kvin junaj Slovakiaj esperantistojPeter Baláž, Viliam Búr, Martin Minich, Pavol Petrík kaj Rastislav Šarišský.

PrezidantojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti