Martin Minich

slovaka esperantisto

Martin MINICH, esperantigite Marteno MINIĤ (naskiĝis la 18-an de marto 1977) estas slovaka esperantisto, kiu laŭ la stato de 2007 agadis ĉefe en Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ) kaj en Slovakia Esperanta Federacio (SKEF).

Martin Minich
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1977 (1977-03-18) (46-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Slovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Liaj precipaj fakaj interesiĝoj estas matematiko kaj lingvoscienco, li okupiĝas ankaŭ pri tradukado. Marteno estas aktiva esperantisto ekde 2000. Li aktivas precipe en SKEJ kaj SKEF kaj kadre de E@I precipe kiel lingvohelpanto kaj tradukanto ĉe la projekto lernu!. Krome li estas verdulo (AVE-ano), vegetarano, Linuks-uzanto, petveturemulo kaj li ŝatas kantadi respektive repadi. Ekde decembro 2004 ĝis septembro 2006 li estis volontulo de TEJO en la Centra Oficejo. Poste li loĝis en Londono.