Zvolen

urbo en Slovakio

Zvolen (hungare: Zólyom [zOjom], germane: Altsohl [Alcol]) estas distrikta urbo en centra Slovakio en distrikto Zvolen.

Zvolen
hungare: Zólyom, germane: Altsohl
urbo
Zvolen (Zólyom, Altsohl) - city center.jpg
Urba centro de Zvolen
Coat of Arms of Zvolen.svg
Blazono
Oficiala nomo: Zvolen
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Zvolen
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Pohronie
Montaro Javorie
Memorindaĵoj Kastelo de Zvolen, Pustý hrad
Riveroj Hron, Slatina
Situo Zvolen
 - alteco 293 m s. m.
 - koordinatoj 48° 34′ 42″ N 19° 07′ 24″ O / 48.57833 °N, 19.12333 °O / 48.57833; 19.12333 (mapo)
Areo 98,727 km² (9 872,7 ha)
Loĝantaro 42 531 (31.12.2009)
Denseco 430,79 loĝ./km²
Valkaldrono Zvolenská kotlina
Unua skribmencio 1135
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 960 01
Telefona antaŭkodo +421 45
Aŭtokodoj ZV
NUTS 518158
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Zvolen
Retpaĝo: www.zvolen.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio

SituoRedakti

Zvolen troviĝas en sudo de Zvolenská kotlina (Valkaldrono de Zvolen) ĉe kunfluo riveroj Hron kaj Slatina kaj parte ĝia teritorio troviĝas en montaro Javorie. El la urbo eliras gravaj ĉefvojoj kaj samtempe fervojoj al Prievidza, Banská Bystrica, Salgótarján kaj Krupina.

NomoRedakti

  • 1773: Veterozolium, Zolyom, Altsoll, Zwolen
  • 1786: Altsohl, Vetusolium, Zwolen
  • 1808: Veterosolium, Vetusolium, Ó-Zólyom, Altsohl, Ztarý Zwolen
  • 1877: Ózólyom
  • 18821913: Zólyom
  • 1920: Zvolen

HistorioRedakti

Iam la urbo kaj ĝia burgo nomiĝis Zólyom kaj estis la centro de la samnoma reĝa departemento. Verŝajne la burgo estis la unua departementejo. Dum la historio la fortikaĵo defendis la gravajn minajn urbojn. En 1095 tie mortis Ladislao la 1-a (Hungario). Nova, pli firma fortikaĵo konstruiĝis post la tatara invado 1241, kiun la husanoj okupis en 1440 kaj la hungaroj reokupis ĝin en 1462. Johano Hunyadi denove konstruis fortikaĵon en 1451 sur montopinto 444 m-ojn alta. Tiun regionon la turkoj okupis neniam. Poste armeoj el Transilvanio okupis la urbon kaj la fortikaĵojn: en 1605 Stefano Bocskai, poste Gábor Bethlen. Ekde 1620 tie gardis la hungaran kronon longe kaj Gábor Bethlen tie kroniĝis hungara reĝo. En 1644 Georgo Rákóczi György okupis la fortikaĵon. Armeo de Francisko Rákóczi la 2-a venkis la Habsburgojn en 1703.

En 1910 loĝis tie 8799 da homoj (4973 hungaroj, 3579 slovakoj kaj 209 germanoj). En 1944 la slovakaj partizanoj agis tie multe dum la Slovaka nacia ribelo.

VidindaĵojRedakti

 
Zvolena urbocentro

Partoj de urboRedakti

  • Urbaj partoj: Kráľová, Lukové, Môťová, Neresnica, Zolná
  • Kvartaloj: Lipovec, Sekier, Záhonok, Západ-Tepličky, Zlatý Potok
  • Aliaj partoj: Borová Hora, Bučina, Podborová, Pustý hrad
  • Domgrupoj: Bakova Jama, Podnásad, Sekier, Brekyňa, Brčkovo, Hrdzavec (Rýdzavec), Častobrezie

ĜemelurbojRedakti

FamulojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti