Rezső Schréder [reĵO ŝrEder], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Schréder Rezső estis hungara inĝeniero, akademia instruisto. Lia nomvarianto estis Schretter.

Rezső Schréder [1] naskiĝis la 16-an de aprilo 1826 en Hungara reĝlando en Zólyom (nuntempa Zvolen en Slovakio), li mortis la 1888 en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).

BiografioRedakti

Rezső Schréder frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Vác, poste li studis en Akademio de Selmec inter 1846–1850, fine li faris la kutimajn praktikajn laborojn. Inter 1853 kaj 1870 li gvidis aŭ inspektoris en diversajn metalurgiajn fabrikojn. Tiutempe li trovis novan metodon pri akiri arĝentojn el kuproercoj kaj li havis bonan solvon pri metalurgia prilaborado de plumboj. Inter 1870 kaj 1888 li instruis en la menciita akademio. Li multe okupiĝis pri hungarlingvaj terminoj pri metalurgio.

Elektitaj kontribuojRedakti

  • Fémkohászati műszavak (Metalurgiaj terminoj), (1877 – 1879)

FontojRedakti