Dániel Crudy [krudi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Crudy Dániel estis hungaria slovaka luterana pastro, instruisto, superintendanto. Lia familia nomvarianto estis Krudy [krudi].

Dániel Crudy
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de oktobro 1735(nun 1735-10-25)
en Hungario Zólyom (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 18-an de decembro 1815
en Hungario Pozsony (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Okupo
Okupo predikistoSuperintendanto
vdr

Dániel Crudy[1] naskiĝis la 25-an de oktobro 1735 en Zólyom (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Zvolen en Slovakio), li mortis la 18-an de decembro 1815 en Pozsony (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio redakti

Dániel Crudy apartenis al la slovaka minoritato de la lando. Li lernis komence en sia naskiĝurbo, ekde 1746 en Körmöcbánya, kie li lernis hungare, pli poste en pluraj urboj de Supra Hungarujo. Inter 1756-1759 li studis en universitatoj de Altdorf apud Nürnberg kaj Jena. Hejmenveninta li estis pastro en pluraj lokoj, fine ekde 1782 en Pozsony, kie li ankaŭ instruis en la luterana liceo. Ekde 1788 li ricevis pli altan postenon eklezia dekano, ekde 1802 li estis superintendanto de Cisdanubio (komprenu: Supra Hungarujo). Li kontribuis ankaŭ polemikajn religiajn verkojn, foje predikojn kaj versojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Nullitas animadversionum in libellum, cui titulus: Sola salvifica... (1791)
  • Declaratio authoris schediasmatis de fide r. catholica sola salvifica... (1791)
  • slovaklingva funebra parolado (1803)
  • Jus ecclesiasticum consuetudinarium evangelicorum Aug. et Helv. confessionis in Hungaria (manuskripto)
  • „Collectio resolutionum… ad historiam et jus ecclesiasticum evangelicorum in Hungaria spectantium” (manuskripto)
  • „Compendium juris ecclesiastici Ungarici” (manuskripto)

Fontoj redakti

Referencoj redakti