Lančov

vilaĝo en Ĉeĥio
Disambig.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Lačnov.

Lančov estas municipo en Ĉeĥio, en suda Moravio, apud digolago de Vranov. Vivas ĉi tie 211 loĝantoj (2022).

Lančov
germane Landschau
municipo
Lancov kostel.jpg
Preĝejo de sankta Magdaleno en Lančov
Lančov flag.gif
Flago
Znak mesta lancov.svg
Blazono
Oficiala nomo: Lančov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Znojmo
Administra municipo Vranov nad Dyjí
Historiaj regionoj Moravio, Sudetio
Montaro Jeviŝovica montetaro
Akvorezervujo Akvorezervujo Vranov
Rivero Dijo
Situo Lančov
 - alteco 427 m s. m.
 - koordinatoj 48° 54′ 26″ N 15° 46′ 04″ O / 48.90722 °N, 15.76778 °O / 48.90722; 15.76778 (mapo)
Katastro 15,08 km² (1 508 ha) Lančov
Loĝantaro 211 (2022)
Denseco 13,99 loĝ./km²
Unua skribmencio 1323
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 671 06
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0647
NUTS 5 CZ0647 594326
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Lančov
Retpaĝo: www.obeclancov.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Somera Esperanto-TendaroRedakti

Apude troviĝas Somera Esperanto-Tendaro, festanta en 2012 sian 60-jariĝon. La tendaron organizas ĉiujare Esperanto-klubo Třebíč. De komence tie staris nur tendoj, sed proksimume antaŭ dudek jaroj pro higienaj motivoj (la lago estas rezervujo de trinkakvo) la Registaro malpermesis tendojn kaj necesis konstrui kabanojn (tamen restis la tradicia nomo "tendaro"). La iniciatintoj estis Theodor Kilian kaj Pavel Sittauer, kiu ĝin organizas ĝis nun.

Matene okazas lingva instruado, posttagmeze naĝado, boatado, sportado, ekskursoj al kasteloj Vranov, Bítov, ruino Cornštejn, aŭ al Vieno.

Dum socialismo estis la tendaro plenplena dum ĉiuj tri etapoj sole de esperantistoj, nun la ekonomia premo devigis la organizantojn instrui ankaŭ la anglan, germanan, francan, rusan, hispanan, desegnadon, ŝakon k.s. La kabanaro estas ĉirkaŭita de arbaro, la lago troviĝas eble 100 m malproksime.

Adreso por interesatoj: Esperanto, 674 01 Třebíč, Ĉeĥio

VidindaĵojRedakti

  • Preĝejo de sankta Magdaleno

Ĉe la golfo de Lančov troviĝas tri someraj infanaj tendaroj: