Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri municipo en distrikto Vsetín. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Lačnov (apartigilo).
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Lančov.

Lačnov estas municipo en Ĉeĥio situanta 6 km norde de Valašské Klobouky kaj 3 km okcidente de Horní Lideč en distrikto Vsetín. Vivas ĉi tie 846 loĝantoj (2023).

Lačnov
municipo
Vido al municipo Lačnov de preĝejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Lačnov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Horní Lideč
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Vizovica montetaro
Rojo Lačnovský potok
Situo Lačnov
 - alteco 520 m s. m.
 - koordinatoj 49° 11′ 09″ N 18° 01′ 02″ O / 49.18583 °N, 18.01722 °O / 49.18583; 18.01722 (mapo)
Katastro 15,31 km² (1 531 ha) Lačnov
Loĝantaro 846 (2023)
Denseco 55,26 loĝ./km²
Unua skribmencio 1422
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 12
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 543098
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lačnov
Retpaĝo: www.lacnov.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Lačnov apartenis en 1424 al bienoj de burgo Brumov. La vilaĝo suferis dum invado de tataroj en la jaro 1663 (onidire estis militkaptitaj aŭ mortigitaj 93 homojn) kaj dum invadoj de kurucoj en 1703 - 1710.

Lačnov estis plejparte agrikultura, parte arbarhakeja vilaĝo.

Ĝis la jaro 1849 Lačnov estis parto de sinjorujo Brumov I, kiu apartenis al regiono Uherské Hradiště. Ekde 1850 la vilaĝo estis parto de politika distrikto Uherský Brod, en 1949 - 1960 parto de politika distrikto Valašské Klobouky. En 1960 ĝi fariĝis parto de la nuna distrikto Vsetín. Lačnov kreas memstaran vilaĝon kaj ĝi ne havas lokajn partojn.

Pluaj fotoj redakti