Naĝado estas moviĝado de aĵo en likvaĵo sen subtenado de fundo aŭ muroj de la likvaĵujo.

Virino naĝanta en naĝejo

Homoj povas naĝi, sed ankaŭ aliaj vivantaj estaĵoj povas mem naĝi. Plejmulto da bestoj scipovas naĝi denaske. Kelkaj bestoj ne povas naĝi.

Homo povas naĝi, sed scipovo ne estas denaska, homo devas lerni kiel naĝi. La diferenco estas pro tio, ke bestoj, kiuj iradas per kvar membroj, povas naĝi per la samoj movoj de membroj, kiujn oni uzas por iri. Homo iradas per du kruroj kaj por naĝi ĝi devas uzi sufiĉe aliajn movojn de kruroj kaj brakoj. Lernado de naĝado estas sufiĉe malfacila.

Kutime oni opinias, ke scipovo naĝi estas inda por ĉiu homo. Sed multaj homoj ne havas kondiĉojn por lerni, multaj ne volas, multaj timas, multaj simple ne sukcesas finlerni. Laŭ statistiko ekzemple en Rusio ĉirkaŭ 2/3 da maturaj homoj scipovas naĝi.

La naĝado apartenas al la plej sanaj sportartoj, ĉar pro la levoforto en la akvo, la ŝarĝo je la artikoj estas eta. Krom tio efikas la akvotemperaturo kaj la akvopremo ekscite je la sangocirkulo. Plia efiko estas, ke la koro malŝarĝiĝas, ĉar la akvopremo faciligas la vejnan refluon.

HistorioRedakti

 
El la libro de Melchisédech Thévenot "la arton de naĝado" (1696)

Naĝado estas parto de homa agado ekde prahistorio - la plej frua dokumentado de homa naĝado estas en pentraĵoj de la Ŝtonepoko antaŭ proksimume 7,000 jaroj. Poste, la plej alta pruvo pri la naĝo estas la en Egiptio trovita sigela cilindro el argilo, kiu venas el la ĉ. 4-a jarmilo a.K. Priskribitoj pri naĝado ekzistas ekde 2,000 a.K. En la greka kaj romia epoko ekzistis naĝinstruistoj kaj helpiloj kiel junka zono, aerplenumita hoso (tubo) aŭ korka naĝzono. Oni sciigis en 310 a.K. pri romia militista naĝolernejo. La romianoj naĝis en la Tibero aŭ en la fiŝlageto (Piscinae). En la Imperiestra epoko (27 a. K. ĝis 476 p. K.) estiĝis grandaj naĝejoj (natationes) ene de la termobanejoj.

Kelkaj el la antikvaj skribaĵoj dokumentantaj naĝadon estas la Epopeo de Gilgameŝ, Iliado, la Odiseado, la Biblio [1] [2], la Nova Testamento [3] kaj Beowulf. La unua naĝoinstrua libro aperis en 1538 kun titolo La naĝisto aŭ dialogo pri la naĝoarto (germane: Der Schwimmer oder ein Zwiegespräch über die Schwimmkunst) fare de Nicolas Wynman, germana preleganto pri lingvoj. En 1696 la franca diplomato kaj filologo Melchisédech Thévenot skribis sian francan libron "The Art of Swimming (La Arto de Naĝado)" kiu estis legita de multaj dum la 18-a jarcento. La libro popularigis brustnaĝon sed ankaŭ priskribis kromajn stilojn, skuboplonĝadon kaj kapsalton.

Ekde la mezepoko instruis en la princaj kortoj la t.n. Haloroj? kiel naĝoinstruistoj. Johann Christoph Friedrich GutsMuths kolektis la spertojn de haloroj kaj ellaboris en la en 1798 aperinta libro "Kleines Lehrbuch der Schwimmkunst zum Selbstunterricht" sisteman naĝoinstruon. Li proponis inter aliaj alkutimiĝon al akvo, ekzercojn ekster akvo kaj enakve kun naĝozono.

En 1800 konkurencivaj konkuradoj komenciĝis esti okazigitaj en Eŭropo, la plej multaj el la konkuradoj estis aranĝitaj en bruststilo [4]. Poste tre evoluis la surteraj ekzercoj, ekde 1810 jam aperis la amasa instruado ankaŭ en la militistaj naĝolernejoj. La sporto akiris ĝeneraligitan publikan intereson en 1875, kiam Matthew Webb naĝis la tutan Manikon naĝante dum 21 horoj kaj 45 minutojn [5]. Naĝado estis unu el la olimpikaj fakoj jam ĉe la unua moderna Olimpiko en 1896 en Ateno. En 1902 la remstilo konata hodiaŭ fare de Richard Cabil unue estis enkondukita en la okcidenta mondo kiam li metis novan mondrekordon ĉe internacia ĉampioneco en Anglio, superante naĝantojn en aliaj stiloj [6]. Cable evoluigis la remstilon post studado de la naĝantaj movadoj de loĝanto de la Salomoninsuloj nomata Alice Wickham. En 1908 la Internacia Federacio de Naĝado estis establita. La papilia stilo estis evoluigita en la 1930-aj jaroj surbaze de la breststilo. Post 1925 pli graviĝis la laŭpaŝa alkutimiĝo al la akvo en la naĝolernejoj (pioniro Kurt Wiessner). Ekde 1973 okazas Naĝa Monda Ĉampionumo. En 1952, la Internacia Federacio de Naĝado rekonis la Papi-stilon kiel unu el la oficialaj naĝstiloj kaj fiksis klarajn regulojn por ĝi.

Scienca bazoRedakti

 
Naĝanta hundo.

La naĝado baziĝas sur la natura floseblo de la homa korpo. Averaĝe, la korpo havas relativan densecon de 0,98 kompare kun akvo, kio faras, ke la korpo flosas. Tamen, la floseblo varias depende de la korpa kompono kaj de la salenhavo de akvo. Ju pli altaj niveloj de denseco de la korpo aŭ ju pli salenhava akvo kun korpo kun malalta denseco, des pli pliiĝas ties flosebleco en tiu.

Ĉar la homa korpo humano estas nur ege malmulte malpli densa ol akvo, tiu eltenas la pezon de la korpo dum la naĝado. Kiel rezulto, la naĝado estas iom malgrava aktiveco kompare kun aliaj aktivecoj kiuj estas fareblaj surtere kiel ekzemple kuri. Krome la denseco kaj la viskozeco de akvo kreas rezistadon ĉe objektoj kiu moviĝas tra akvo. La movoj kiujn la korpo devas fari por naĝi profitas tiun rezistadon por krei elpelon, sed tiu sama rezistado generas ankaŭ rezistadon en la korpo.

La hidrodinamiko estas grava tekniko por naĝi plej rapide eble; ĝi estas uzata de naĝantoj kaj naĝistoj kiuj deziras naĝi pli rapide aŭ malpliigi la frotadon de la movado de la korpo tra akvo. Por estis pli hidrodinamikaj, la naĝistoj povas pliigi la potencon de sia frapado, aŭ malpliigi la rezistadon de akvo, kvankam la energio devas triobliĝi por atingi la saman efikon kiel redukti rezistadon.[7] La efika naĝado povas esti atingita malpliigante la rezistadon de akvo; tio eblas pere de adoptado de horizontala sinteno en (sur) la akvo, balancado de la korpo por malpliigi la amplekseceon de la korpo en la akvo kaj etendi la brakojn tiom kiom eblos por redukti la ondorezistadon.

Ĝuste antaŭ merĝi en la naĝejon, la naĝistoj povas fari ekzercadon kiel streĉado aŭ kaŭrado. Kaŭri helpas plibonigi la eliron de la naĝisto per varmigado de la muskoloj de la femuroj.[8]

NaĝostilojRedakti

Ilustra video de kelkaj el la naĝstiloj: remado, papilio, brustnaĝo

Ekzistas diversaj naĝoartoj, la plej konataj estas:

  • papilio, kiu ekde 1953 estas kiel memstara konkursa stilo kaj kiu evoluis el la brusta naĝo.
  • delfeno, ĝi estas praktikita ĉe papiliaj konkursoj kaj diferenciĝas de papilio ĉe la kruromovo (duobla frapo)
  • dorsonaĝo
  • brustonaĝo, la plej facila naĝoarto.
  • rampnaĝo aŭ kraŭlo estas praktikita ĉefe ĉe la liberstilaj konkursoj. Kraŭlo estas baza naĝoarto por la pli malfacilaj naĝoartoj (dorso, delfeno, papilio).

Sporta naĝadoRedakti

Sporta naĝadoNaĝkonkurenco estigis populara en la 19-a jarcento, kaj estas nune akvosporto en Olimpikaj Ludoj. Internaciaj konkursoj de naĝado estas reguligataj laŭ FINA, la Federacio de Internacia Naĝado. FINA reguligas kvar malsamajn stilojn de naĝado: Kraŭlonaĝo, Dorsa naĝo, brustonaĝo kaj papilio.

Se oni kolektas la kvar plej oftajn naĝostilojn en unu fakon, oni nomas tion miksa naĝo. Ĉe tio varias; ĉe unuopa naĝo delfeno-dorso-brusto-liberstilo; ĉe stafeta naĝo dorso-brusto-delfeno-liberstilo.

 
Naĝado kiel sporto estas unu de la plej popularaj uzoj.
 
Naĝkonkurenco en Tokio en 2016.

En la naĝosporto ekzistas diversaj branĉetoj:

Krom tio la naĝo estas parto de diversaj sportaj fakoj kiel:

Relative nova areo estas la oferto de la amasa sporta movado:

Krom tio, la naĝo helpas aliajn akvosportojn, kiel:

Maratona naĝado estas klaso de naĝado en maroj, lagoj aŭ riveroj, difinita per longdistancoj (almenaŭ 10 kilometroj) kaj tradiciaj reguloj bazitaj en naĝado tra la Manika Markolo. Male al maratonaj piedvetkuroj, kiuj havas specife difinitan distancon, maratonaj naĝadoj varias laŭ distanco. Tamen unu ofte uzita minimuma difino estas 10 kilometroj, la distanco de la maratona naĝokazaĵo ĉe Olimpikoj.

Famaj naĝistojRedakti

 
Johnny Weissmüller kiel naĝisto en 1924.

ReferencojRedakti

  1. Jesaja, 25:11 "Kaj se li etendos siajn manojn meze de ĝi, kiel naĝanto etendas, por naĝi, tiam humiliĝos lia fiereco kune kun la lerteco de liaj manoj."
  2. Ezekiel, 47:5 "Kiam li mezuris ankoraŭ mil, estis jam torento, kiun mi ne povis transiri; ĉar la akvo estis tro alta, oni devis ĝin transnaĝi, sed transiri la torenton oni ne povis."
  3. Agoj de la Apostoloj 27:42: "Kaj fariĝis intenco ĉe la soldatoj mortigi la malliberulojn, por ke neniu el ili elnaĝu kaj forkuru"
  4. Greg Kehm, Olympic Swimming and Diving. The Rosen Publishing Group, 2007 ISBN 9781404209701.
  5. https://www.swimoutlet.com/blogs/guides/history-of-swimming
  6. G. Osmond and M. G. Phillips, The Bloke with a Stroke. Alick Wickham, the “Crawl” and Social Memory. The Journal of Pacific History, 2004;39(3):309.
  7. Terry, Laughlin, Total Immersion 1996, Fireside, Novjorko.
  8. Swimming Anatomy, Publisher: Human Kinetics, Year: 2010, ISBN 9781450409179, p. 147

Vidu ankaŭRedakti