Tarzano

(Alidirektita el Tarzan)

Tarzano estas heroo de la serio de romanoj verkitaj de Edgar Rice Burroughs. Naskita de Brita nobela paro, kiuj mortis en la ĝangalo de Afriko, la bebo John, Lordo de Grejstok estis protektita de grandaj simioj, edukita de ili kiel sovaĝinfano, kaj ricevis nomon Tarzan (t.e., "blanka haŭto" en la simia lingvo). Kiel plenkreska sovaĝa viro batalis kontraŭ bestoj (ekz. la simiestro Kerĉak), lokaj nigruloj (kiuj ĉasis simiojn), kaj diversaj eksterlandanoj (ekz. Nikolas Rokoff). Li iĝis la edzo de Jane Porter, kaj la patro de filo Jack (kiun la simioj nomas "Korak", kio en ilia lingvo signifas "la mortigisto"). Lia amikoj inkludis Busuli de la Wazira tribo, la franco Paul d'Arnot, kaj ĉefpastrino La de Oparo, mistera Urbo de Oro.

Tarzano
literatura rolulo • filma rolulo
Kreita de Edgar Rice Burroughs
Verko Tarzan
Tarzan and the Lion Man
Rolita de Elmo Lincoln, Gordon Griffith, P. Dempsey Tabler, Kamuela C. Searle, Gene Pollar, James Pierce, Frank Merrill, Johnny Weissmüller, Buster Crabbe, Bruce Bennett, Glenn Morris, Lex Barker, Gordon Scott, Denny Miller, Jock Mahoney, Mike Henry, Ron Ely, Miles O'Keeffe, Christopher Lambert, Joe Lara, Wolf Larson, Casper Van Dien, Travis Fimmel, Alexander Skarsgård, Kevin Nealon
En TTT Oficiala retejo
Informoj
Sekso vira
Nacieco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo aventuristo • ĉasisto • gentestro • trapper • fiŝkaptisto
Edzo/Edzino Jane Porter
Infanoj Korak
Malamikoj William Clayton
vdr
Johnny Weissmüller kiel Tarzano
Tarzan la simiulo (1932) - Johnny Weissmuller
Maureen O'Sullivan kaj Johnny Weissmüller en La sekreta trezoro de Tarzano

La verko estis multfoje filmita.

Filmaj rolintoj de Tarzano redakti

Eksteraj ligiloj redakti

http://literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Tarzan/