Velado

Velado laŭ PIV estas la ago veliveladi, do veturi per helpo de velo(j). Plej ofte la veturilo, al kiu fiksitas la velo, estas boato aŭ simpla breto en akvo, sed ankaŭ eblas fiksi sketilojn sub speciala boatoforma veturilo kun velo kaj "veli" sur glacio, aŭ fiksi radojn sub simila veturilo kun velo kaj "veli" sur asfaltita ebena grundo.

Velado
sporta fako
surakva motoro • amuziga sporto • vehicle operation
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Velado per jaĥto
Moderna jaĥto
la velboata kunveno Hanse Sail en Rostock

Velboatoj dum multaj jarcentoj havis esencan signifon por komerco kaj transporto, militado kaj fiŝkaptado. Fine de la 19-a jarcento ili ekanstataŭiĝis per motoraj ŝipoj, kiuj malpli dependas de la veteraj kondiĉoj, estas pli rapidaj kaj ebligis redukti la nombron de maristoj, de la ŝipaj laboristoj - kaj tiu plirapidiĝo plus la ŝparo de salajroj reduktis la transportokostojn.

Nuntempe en la industriaj landoj velado preskaŭ ekskluzive estas libertempa aktiveco: maniero de sporto aŭ de trankvila vojaĝado, kvankam ontaj maristoj sur komercaj ŝipoj kaj marsoldatoj daŭre ricevas edukon sur grandaj plurmastaj velŝipoj.

En malindustriaj regionoj tamen velboatoj ankoraŭ hodiaŭ havas ekonomian signifon: Ekzemple el la Persa Golfo velboatoj kun la nomo daŭo hodiaŭ samkiel antaŭ jarcentoj transportas varojn al Barato kaj Afriko.

Dum la evoluo de la homa historio konstruiĝis velboatoj de multaj malsamaj konstrumodeloj kaj grandecoj. Principe diferenciĝas pezaj ŝipoj, kies ŝipa korpo troviĝas grandparte sub la akvosurfaco, kiuj veturante dispartigas la akvon kaj kreas relative grandajn ondojn, kaj malpezaj ŝipoj, kies ŝipa korpo troviĝas laŭeble grandparte super la akvosurfaco kaj kiuj penas gliti super ĝi. El inter la multaj specoj de velboatoj estas unupersonaj boatetoj, sportaj jaĥtoj, katamaranoj kun du ŝipaj korpoj kaj grandaj velŝipoj kun pluraj mastoj kaj plurdekoj da maristoj.

Por la unuopaj velboataj tipoj evoluis aro da ŝipaj manovroj, kaj dum veladaj konkursoj, kiuj nomiĝas regatto, ŝipistoj povas kompari siajn kapablojn.

vidu ankaŭ redakti

 
 
daŭo en Zanzibaro