La batavoj, latine Batavi, estis okcident-ĝermana gento, laŭ noto de Tacito branĉo de la ĝermana gento ĥatoj (latine Chatti) vivantaj en hodiaŭa Hesio. Ili vivis dum la tempo de la Romia Imperio proksimume en la regiono de la nuna Nederlando kaj estis konsiderataj kiel la prauloj de la nunaj nederlandanoj en la malnova historiografio. Kerno de la vivregiono laŭ Tacito estis rivera insulo formita per diversaj branĉoj de la Rejno.

Batavoj
etno
Ĝermanoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
La loko (hodiaŭ Nederlando) kie troviĝis la ĝermanaj triboj (C. = Batavoj)

En la jaro 69 okazis la "Batava Ribelo" kontraŭ romia regado. Escepte de tiu ribelo la batavoj tamen estis konsiderataj fidelaj aliancanoj de la romianoj.

En la 4-a jarcento la batavoj kunfandiĝis kun la frankoj.

Loknomoj rilataj al la batavoj redakti

Pluraj nomoj de lokoj aŭ regionoj rilatas al la batava popolo.

  • "Batavio", latine Batavia, estas malnova nomo por Nederlando.
  • La Batava Respubliko estis mallongdaŭra napoleona ŝtato sur la teritorio de Nederlando.
  • Ulpia Noviomagus Batavorum estis malnova romia nomo de la hodiaŭa Nijmegen.
  • La nomo de la germana urbo Passau devenas de Castra Batava, iama tiea romia fortikaĵo de batavaj soldatoj.
  • Batavia estis la nomo kiun la nederlandanoj donis al la ĉefurbo de Indonezio, la hodiaŭa Ĝakarto.