La Batava Respubliko (nederlande: Bataafse republiek; 1795-1806) estis respubliko, kies teritorio pli-malpli konformis al tiu de la nuna Nederlando. Ĝi estis fasonita laŭ la modelo de la Franca Respubliko, kies satelita ŝtato ĝi estis.

Batava Respubliko
Plena origina nomo:
Bataafse republiek
 Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj 17951806 Reĝlando Holando 

historia lando • Napoleona ŝtato • kolonia ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Hago
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
1.880.000 (1795)
Ŝtat-strukturo
centrisma respubliko dependa de Francio
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando Holando Reĝlando Holando
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Batava Respubliko estis fondita unu tagon post la fuĝo de stadhouder princo Vilhelmo la 5-a de Oranje-Nassau al Britio kaj signis la finon de la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj. Progresemaj burĝoj per la Batava Respubliko enkondukis centran ŝtatordigon kaj kleristajn renovigojn, influitajn de la Franca Revolucio. Tamen la nova ŝtato ne estis stabila (okazis pluraj ŝtatrenversoj) kaj estis sub forta influo de Francio. Napoleono anstataŭigis la Batavan Respublikon per la Reĝlando Holando, kiun estris lia frato.

La respubliko estis nomita je la Batavoj, gento el roma epoko, kiu ekde la frumoderna periodo estis konsiderata kiel la prapatroj de la nederlandanoj.

Multaj reformoj de la Batava Respubliko estis daŭrigitaj en la Reĝlando Nederlando, kiu kreiĝis post la fino de la franca okupado en 1814.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti