Internacia Federacio de Naĝado

La Internacia Federacio de Naĝado (france Fédération Internationale de Natation, mallongigata kiel FINA) estas la internacia rega instanco pri naĝado, agnoskita de la Internacia Olimpika Komitato por la Superrigardo de Internaciaj Akvaj Sportaj Konkursoj. Ĝi estas unu el la internaciaj federacioj, kiu rajtas kontroli sporton de la Olimpika Komitato aŭ la internacia komunumo. La asocio fondiĝis en 1908. Ĝia sidejo troviĝas en Laŭzano, Svislando.[1]

Internacia Federacio de Naĝado
Fédération Internationale de Natation
FINA
emblemo
FINA logo cropped.jpg
internacia sporta federacio
Dum 19-a de julio 1908 –
Tipo sporto (naĝado)
Fondodato 1908
Sidejo Laŭzano Flago-de-Svisio.svg  Svislando
Estr(ar)o Urugvajo Julio César Maglione
Retejo www.fina.org
Twitter @fina1908
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La federacio nuntempe kontrolas ses akvajn sportojn: naĝado, akvosaltado aŭ plonĝado, akvopilkado, arta aŭ sinkrona naĝado, malfermakva naĝado kaj ekde 2013 aldone ankaŭ alta akvosaltado (kun falado de 27 metroj ĉe viroj kaj de 20 metroj ĉe inoj).

La pinta internacia evento de la federacio estas la Monda ĉampionado pri akvosporto, kiu ideale okazu ĉiujn du jarojn, en la neparaj jaroj.

HistorioRedakti

La Federacio estis fondita la 19an de julio 1908 ĉe la Hotelo Manchester en Londono, Britio fine de la Londonaj Olimpikoj fare de la belgaj, britaj, danaj, francaj, germanaj, hungaraj, finnaj kaj svedaj naĝfederacioj.

Nombro de landaj naĝfederacioj jare:

ReferencojRedakti

  1. Fédération Internationale de Natation (angle). The International Olympic Comittee. Alirita 9-a de marto 2014.

Eksteraj ligilojRedakti