La Fehmarn-Markolo (dane Femer Bælt, germane Fehmarnbelt) estas markolo ĉirkaŭ 18 km larĝa inter la dana insulo Lolland (norde) kaj la germana insulo Fehmarn (sude), en la okcidenta parto de la Balta Maro.

Mapo de insuloj Femarn kaj Lolland
Elkosma vido kun la prama itinero

Ĝi situas ĉe 54° 34′ 54″ N 11° 19′ 8″ O / 54.58167 °N, 11.31889 °O / 54.58167; 11.31889 (mapo)Koordinatoj: 54° 34′ 54″ N 11° 19′ 8″ O / 54.58167 °N, 11.31889 °O / 54.58167; 11.31889 (mapo). Kiel mara vojo ĝi ligas la Grandan Belton (Grandan Baltan Markolon) kaj la kilan golfon kun la centra kaj orienta partoj de la Balta Maro. Proksimume meze inter la du insuloj estas ŝanelo 9 km larĝa kun profundo inter 20 kaj 30 metroj. La marfluo preskaŭ ne estas influata de tajdo (maksimume 0,3 maraj mejloj en horo); plejparte ĝin kaŭzas vento.

Prama trafiko inter Danio kaj Germanio redakti

La Fehmarn-Markolon transas la prama linio inter Puttgarden kaj Rødby. Ĝi veturas ĉirkaŭ 50 fojojn ĉiutage; la veturado daŭras 45 minutojn. Aktuale la registaroj dana kaj germana konsideras la konstruadon de sen-ŝipa transiro de la Fehmarn-Markolo. Ekzistas planoj pri ponto aŭ tunelo. Naturprotektantoj forte protestas kontraŭ ponto, kiu laŭ ili malutilus al la vivularo de la markolo kaj ankaŭ al pretermigrantaj birdoj.

Dum la jaro 2003 la pramoj transportis 6,4 milionojn da pasaĝeroj, 1,6 milionojn da personaj aŭtoj kaj 278.000 kamionojn.

 
Pramo en Puttgarden

Historio redakti

Je la 21-a de julio 1932 en la markolo pereis la vela instruŝipo Niobe.

Inter 1965 kaj 1984 lumŝipo estis ankrita en la markolo por marki la itineron. La ŝipo ankoraŭ ekzistas en la muzea haveno de Lübeck kaj estas veturkapabla.

De la 14-a de majo 1963, kiam oni malfermis ponton inter insulo Fehmarn kaj la firma tero germania, la finhavenoj de la pramlinio estas fervoje atingeblaj. Tiel ekestis la plej mallonga ligo inter Hamburgo sude kaj Kopenhago kaj Malmö norde. Tiu vojo estas ankoraŭ uzata de personaj trajnoj; vartrajnoj nun preferas uzi la ponton de la Granda Belto (Storebæltsbroen), kvankam la vojo estas je ĉirkaŭ 160 km pli longa.