La Granda Belto (dane Storebælt) estas markolo en la Balta Maro, kiu apartenas al la teritorio de la ŝtato Danio. Ĝi nomiĝas "granda" cele al diferenciĝo de dua, proksima markolo, la Eta Belto (dane Lillebælt). La Granda (pli orienta) Belto dividas la insulojn Sjælland kaj Fyn, La Eta (pli okcidenta) Belto la insulon Fyn kaj Jutlandon, la kontinentan parton de Danio. Por la ŝipa traveturo de la Beltoj la ŝtato Danio ĝis la jaro 1857 prenis ŝipan vojimposton.

Granda Belto
markolo [+]

AkvejoKategato, Balta maro
Koordinatoj55° 19′ 59″ N, 11° 0′ 0″ O (mapo)55.33311Koordinatoj: 55° 19′ 59″ N, 11° 0′ 0″ O (mapo)

Longo70 km (43 mi)
Maksimuma profundo60 m

Granda Belto (Danio)
Granda Belto (Danio)
DEC
Granda Belto
Granda Belto
Map
Granda Belto
Vikimedia Komunejo:  Storebælt [+]
vdr
la ponto super la Granda Belto

Super la Granda Belto ekde la 14-a de junio 1998 ekzistas pendoponto, la Granda-Belto-ponto (dane Storebæltsbroen), sur kiu troviĝas vojimposta aŭtoŝoseo, kiu por aŭtoj, kamionoj kaj motorcikloj tre rapidigis la vojaĝadon inter Sjælland kaj Fyn. Fervoja linio iras tra tunelo ĉe la grundo de la markolo; ĝi jam funkcias ekde la jaro 1997.

La Granda Belto-ponto nuntempe estas la dua plej longa pendoponto de la mondo.

Geografia situo redakti

La geografiaj koordinatoj de la Granda Belto estas 55° 20' norde kaj 11° 00' oriente.


Mapo