Granda Ĉantorio

monto en Sileziaj Beskidoj, Ĉeĥio
(Alidirektita el Ĉantorio)

Granda Ĉantorio (ĉeĥe Velká Čantoryje) estas la plej alta monto de montaro Sileziaj Beskidoj, situanta en nordokcidenta parto de la montaro en ĉeĥa-pola limo, 4 km de vilaĝo Nýdek, en distrikto Frýdek-Místek. Ĝia plej alta punkto havas altecon de 995 m s.m.

Granda Ĉantorio
ĉeĥe: Velká Čantoryje, pole: Czantoria Wielka
monto
Vido al masivo de Ĉantorijo el Třinec
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Pollando Pollando
Regionoj Moraviasilezia regiono, Silezia Provinco
Distriktoj Frýdek-Místek, Cieszyński
Parto de Sileziaj Beskidoj
Partoj de la masivo Malgranda Ĉantorio, Granda Ĉantorio
Disakvejo Odro, Vistulo
Situo Granda Ĉantorijo
 - alteco 995 m s. m.
 - koordinatoj 49° 40′ 43″ N 18° 48′ 16″ O / 49.67861 °N, 18.80444 °O / 49.67861; 18.80444 (mapo)
Arbaroj Fago, Lariko, Piceo
Plej facila aliro El Ĉeĥio: el Nýdek
El Pollando: el Ustroń
Situo en Ĉeĥio
Situo en Ĉeĥio
Situo en Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Czantoria
Portalo pri Geografio
Montopinto de Ĉantorio kun belvedero

El la montopinto estas bela panoramo al montaro Beskidoj ekde monto Radhošť ĝis Babia Góra, al montaroj Malá Fatra kaj Veľká Fatra, Altaj Tatroj en Slovakio eĉ al Pola ebenaĵo. Proksime de la montopinto staras turisma kabano Čantoryje, konstruita ĉi tie en la jaro 1904. La monto estas ŝpinita per mitoj pri "dormantaj kavaliroj", similaĵo de la ĉeĥa legendo pri Blaník.

Renkontiĝoj redakti

En la pasinteco Ĉantorio estis loko de regulaj renkontiĝoj de esperantistoj, kaj dum la tempo de nazia okupado ĝi estis centro de partizana agado. La tradicio de juniaj esperanto-renkontiĝoj estis renovigita komence de la 2000-aj jaroj fare de Varsovia Vento kaj Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Alirebleco redakti

Elirloko por turisma ekskurso estas la proksima urbeto Nýdek, de kie kondukas markata vojo. En la montopinto kunkuras ĉeĥaj kaj polaj markitaj padoj kondukantaj parte el la ĉirkaŭaj valoj, parte el sudo kaj nordo sur la lima montodorso de Sileziaj Beskidoj. El Pollando kondukas ĉi tien montodorsa vojo kaj eblas ascendi la monton ankaŭ per seĝa telfero de Ustroń.

Eksteraj ligiloj redakti