Nýdek (pole Nydek, germane Niedek) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Frýdek-Místek en Moraviasilezia regiono. Vivas ĉi tie 2 120 loĝantoj (2023). Grandan parton de loĝantoj kreas pola minoritato.

Nýdek
pole Nydek, germane Niedek
municipo
Vido al Nýdek el Ĉantorio
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nýdek
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Třinec
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Montaro Sileziaj Beskidoj
Situo Nýdek
 - alteco 410 m s. m.
 - koordinatoj 49° 39′ 22″ N 18° 45′ 25″ O / 49.65611 °N, 18.75694 °O / 49.65611; 18.75694 (mapo)
Katastro 28,19 km² (2 819 ha) Nýdek
Loĝantaro 2 120 (2023)
Denseco 75,2 loĝ./km²
Unua skribmencio 1430
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 739 96
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0802
NUTS 5 CZ0802 507091
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Nýdek
Retpaĝo: www.nydek.cz
Portalo pri Ĉeĥio

En distanco 8 km okcidente situas urbo Třinec, 15 km nordokcidente urbo Český Těšín, 27 km nordokcidente statuta urbo Karviná kaj 28 km nordokcidente statuta urbo Havířov.

Najbaraj municipoj en la ĉeĥa flanko estas Vendryně, Bystřice, Hrádek kaj Návsí, en la pola flanko poste Wisła kaj Ustroń. Per areo 2820 ha ĝi enviciĝas inter la plej grandaj municipoj de distrikto Frýdek-Místek. La plej alta punkto estas monto Granda Ĉantorio (Sileziaj Beskidoj) – 995 m s. m. Akvo el la municipo estas forkondukata per fluanto Hluchová. En la teritorio de la municipo estas precipe protektita areo – nacia naturrezervejo Ĉantorio kun areo 40 ha.

Historio redakti

La unua mencio pri la municipo devenas el la jaro 1430.

Turismo redakti

Rilate al sia situo Nýdek estas elserĉata municipo de turistoj ne nur de la ĉeĥaj, sed ankaŭ de eksterlandaj, precipe de la polaj. Al evoluo de la turismo kontribuis ankaŭ malfermo de nova belvedero sur montopinto de mita monto Granda Ĉantorio (Sileziaj Beskidoj), al kiu ligas mito pri ĉantoriaj kavaliroj kaj kiu dum favora vetero certigas belvidon de Tatroj, profunden en enlandon de Pollando kaj Ĉeĥio.

Kavalira pado estas 10,5 km longa instrupado tra Granda Ĉantorio, kiu komencas kaj finas en Nýdek kaj kondukas tra tre interesaj kaj valoraj lokoj de tiu ĉi montara komplekso. Ĝi enhavas 7 haltigoj, kiuj estas plenigitaj pri informtabuloj, sur kiuj la vizitantoj estas interkonatigitaj kun koloniigo de Beskidoj, loka faŭno, flaŭro kaj same pri mita legendo pri dormantaj kavaliroj en interno de la monto.

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de sankta Nikolao
  • kamparana domo n-ro 20
  • kamparana domo n-ro 111
  • Arbara preĝejo sur Zakámen, loko de sekretaj evangeliaj diservoj en tempo de kontraŭreformeco, kun monumento de Jiří Třanovský
  • evangelia kapelo el komenco de la 20-a jarcento

Personecoj redakti

Pluaj fotoj redakti