Eschwege

komunumo de Hesio en Germanio

Eschwege [Eŝvege] estas germana urbo en la nord-okcidento de Hesio. Ĝi estas administra sidejo de la distrikto Werra-Meißner. La urbo situas borde de la rivero Werra. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 19472 loĝantojn.

Eschwege
ĉefurbo de distrikto en Germanio • urbeto • urba komunumo de Germanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Germanio
Regiono federacia lando Hesio
Distriktaro Kassel
Distrikto Werra-Meißner
Ĝemelurboj St.-Mandé (FR),
Mühlhausen (DE),
Regen (DE)
Poŝtkodo 37269
Aŭtokodo ESW
Telefonkodo  +49-5651
Kodo laŭ AGS 06636003
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 19 472 (fine de decembro 2 022)
Loĝdenso 308 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 11′ N, 10° 3′ O (mapo)51.18805555555610.052777777778Koordinatoj: 51° 11′ N, 10° 3′ O (mapo) [+]
Alto 211 m
Areo 63,27 km² (6 327 ha)
Horzono +1
Eschwege (Hesio)
Eschwege (Hesio)
DEC
Situo de Eschwege
Eschwege (Germanio)
Eschwege (Germanio)
DEC
Situo de Eschwege

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Eschwege [+]
vdr

Blazono

redakti

La blazono de Eschwege montras sur ruĝa fono arĝentan kastelon kun du turoj pint-tegmentaj. Inter la turoj ŝvebas verda fraksena branĉeto kun tri folioj (la germana vorto Esche signifas "frakseno").

Partneraj urboj

redakti

Arkitekturo

redakti

Eschwege konservis mezepokan urbocentron kun kohera trabfaka domaro. Krome ekzistas jenaj vidindaj konstruaĵoj:

 
la urbodomo
 
Schäferhalle
  • Preĝejo "St. Katharina" en kvartalo Neustadt
  • Bazareja preĝejo "St. Dionys"
  • Eschweger Landgrafenschloss, kastelo, sur kies turo ĉiuhore aperas mekanika trumpetisto, nomata Dietemann, maskoto de la urbo
  • Hochzeitshaus ("geedziĝa domo", burĝa domo de 1578)
  • Schulberg (Cyriakusberg), monteto kun turo "Karlsturm"
  • Nikolaa Turo (eksa kirka turo de 1455)
  • Bismarck-a Turo sur monteto "Leuchtberg" oriente de la urbo (de 1903)
  • Schäferhalle (pavilono sur la okcidenta deklivo de Leuchtberg)
  • Eksa sinagogo, nuna nov-apostola kirko
  • Hospitala Kapelo
  • Monaĥejo, sidejo de bierfarejo "Eschweger Klosterbrauerei"

Esperanto-vivo

redakti

En Eschwege okazis la 29-a Internacia Seminario dum la jarŝanĝo inter 1985 kaj 1986. En la urbo ekzistas loka asocio de esperantistoj.

En Eschwege vivis Rüdiger Sachs (1927–2013). El liaj kvin gefiloj en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj en la junulara Esperanto-movado aparte aktivis la filino Martina. Krome, same en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj en la junulara Esperanto-movado kiel junaj lernejanoj aparte aktivis la gefratoj Thorsten kaj Meike Höbbel, interalie kiel kunorganizantoj de la Internaciaj Seminarioj de GEJ.

Eksteraj ligiloj

redakti