Thorsten HÖBBEL (naskiĝis la  5-an de majo 1971(nun 1971-05-05), do nun 53-jara) estis germana esperantisto ekde la 16-a vivjaro. Li fine de la 1980-aj kaj komence de la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis komisionano de Germana Esperanto-Junularo, interalie pri renkontiĝoj kaj aparte respondecis pri la vespera programo de la Internaciaj Seminarioj,[1] dum li estis lernejano en Eschwege, norda Hesio, kaj en la sekvaj unuaj jaroj de studado pri ekonomiko. De 1998 ĝis 2016 li laboris por la petrol-industria kompanio BP, komence en Hispanio, poste en Germanio kaj Aŭstrio, kaj ekde 2017 vivas en Hamburgo, laborante por la, origine svisa, eŭropa energikompanio VARO.

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1989, paĝo 5