BP (firmao)
BP (iam British Petroleum, ankaŭ BP Amoco) estas petrol-industria firmao kun ĉefsidejo en Londono. Kune kun Shell, ExxonMobil kaj Total ĝi estas unu el la pintaj petrol-firmaoj de la mondo.
BP | |||||
---|---|---|---|---|---|
BP | |||||
negoco • entrepreno • naftofirmao • publika kompanio • ĉeno de benzinejoj vd | |||||
Dum | 14-a de aprilo 1909 - nekonata/nuntempe | ||||
Antaŭulo | Burmah Oil | ||||
Jura formo | limigita kompanio laŭ brita juro | ||||
Fondita | en 1909 | ||||
Fondintoj | William Knox D'Arcy • Charles Greenway, 1st Baron Greenway vd | ||||
Ĉefestro(j) | Carl-Henric Svanberg • Helge Lund vd | ||||
Sidejo | Londono, Britio | ||||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
Estr(ar)o | Bernard Looney • Bob Dudley | ||||
Dungitoj | 70 100 (stato: 2019) | ||||
Agokampo | nafto | ||||
ISIN-kodo | GB0007980591 | ||||
filiaj kompanioj | BP Europa SE • BP Exploration (Alaska) • BP Gas Europe • BP Norge • ARCO • Amoco • Castrol India • Castrol • Bahía de Bizkaia Power Station • bp pulse vd | ||||
Posedataj kompanioj | Forties pipeline system • Rosneft vd | ||||
| |||||
TTT | www.bp.com | ||||
En decembro 1998 BP kaj la usona petrol-firmao Amoco kuniĝis, formante BP Amoco. Kvankam la procezo estis nomata kuniĝo, multaj konsideras ĝin aĉeto de Amoco fare de BP. Post unu jaro la aldono "Amoco" estis forigita de la komuna nomo. "BP" restis, sed ne plu signifas "British Petroleum" ("brita petrola"); ĝi simple estas konsiderata dulitera nomo.
La firmao el ĝi derivis sian novan devizon "beyond petroleum" (angle "trans petrolo" aŭ "pli ol petrolo").
Unu el la antaŭaĵoj de la firmao estis la Anglo-Persian Oil Company.
Inter la multaj laborantoj de BP inter la jaroj 1998 kaj 2016 ankaŭ estis la eksa esperantisto Thorsten Höbbel, kiu por la firmao laboris en Hispanio, Germanio kaj Aŭstrio.
Eksteraj ligiloj
redakti- : BP Kompania Retejo
- : BP Solar
- [1] Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
- : Historio de BP