La Werra estas la dekstra aŭ orienta el du fontaj riveroj de la rivero Weser en Germanio - la alia, pli okcidenta nomiĝas Fulda. La Werra, kiu longas iom malpli ol 300 kilometrojn, fluas tra la federaciaj landoj Turingio, Hesio kaj Malsupra Saksio de Germanio kaj parte konsistigas la limon inter tiuj federaciaj landoj.

Werra
La Werra apud Treffurt en Turingio
rivero
Bazaj informoj
Situo Germanio (Turingio, Hesio, Malsupra Saksio)
Longeco 292 km (kun Weser 744 km)
Fluo
Fonto apud la montoj Zeupelsberg kaj Bleßberg proksime de Eisfeld
- Alteco super marnivelo 797 m
Enfluejo en Hannoversch Münden en la riveron Weser
- Alteco 116,5 m
Altecodiferenco 682 m
Geografio
Trairataj urboj Meiningen, Bad Salzungen,
Eisenach, Eschwege,
Hannoversch Münden
Alfluantoj
- Dekstraj Hörsel
- Maldekstraj Ulster
Map
vdr
situo de la rivero en Germanio


Etimologio redakti

Etimologie la vortoj Werra kaj Weser tre pobable havas la saman lingvan fonton kaj origine estis unu nomo - laŭ tiu teorio la rivero Fulda nur estus alfluo de la rivero Werra/Weser, kiu sume longus 744 kilometrojn).

La origina ĝermana nomo ne konserviĝis, konatas nur la latina nomo Visurgis ("herbeja rivero"), kiu signis kaj Werra kaj Weser. Dum la fluo de la jarcentoj el la nomo Visurgis iĝis Wisura, Wisera, Wisora, Wisara respektive el Visur-aqua ("visur-akvo") Wisuraha. Dokumentoj el la tempo de la franka reĝo Karolo la Granda nomas la tutan riveron Wirraha. La nomoj por la du partoj de la diveroj dividiĝis nur dum la 12-a aŭ 13-a jarcento: La supra parto tenis sian malnovan nomon Wirraha/Werra kaj en la pli norda platgermana lingvo el la formo Wisuraha ekestis la nomo Werser (platgermane) kaj Weser (altgermane).

Fonto kaj longeco redakti

 
la unua el la du riveraj fontoj

La ekzakta fonto de la rivero - kaj sekve ĝia ekzakta longeco - estas pridisputata, ĉar en Turingio, en la renkonta zono de la pejzaĝoj Turingia Arbaro kaj Turingia Ardeza Montaro ekzistas du lokoj, kiuj povas esti nomata la rivera fonto: La unua fonto situas ĉe la monto Zeupelsberg apud la loko Masserberg en 797 m da alteco super la marnivelo, la dua fonto situas ĉe la monto Bleßberg apud la lokoj Siegmundsburg kaj Eisfeld en 800 m da alteco.

Pro tiuj du relative proksimaj fontoj la longeco de la rivero fiksiĝas per la indiko "298 aŭ 292 km".

Ekologio redakti

La rivero dum la 20-a jarcento estis la probable plej forte ekologie ŝarĝita rivero de Germanio. Jam dum multaj jarcentoj en la teritorio de la unuaj riveraj kilometroj ekzistis minejoj pri salo, sed nur ekde la komenco de la 20-a jarcento salo tie kolektiĝis per industriaj iloj kaj sekve multe pli intense malpurigis la riveron. Kiam post la Dua Mondmilito la unuaj kilometroj de la rivero situis en GDR kaj la salproduktado estis enspezofonto aparte por la socialisma ŝtato, sed la plua vojo de la rivero situis en okcidenta Germanio kaj la ekologiaj problemoj videblis precipe tie, sen ke eblis politike influi la malpurigantojn, la situacio ankoraŭ pliakriĝis. Multaj mediprotektaj konferencoj, interalie ankaŭ la 29-a Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo dum la jarfina semajno 1985/86 en Eschwege pri la kadra temo Akvo - savinda kaj savenda, atengigis pri tio.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj survojaj redakti

 
Werra kaj Fulda ĉe la kunfluejo en Hannoversch Münden
 
Werra, Eschwege

De la fonto al la kunfluo de Werra kaj Fulda situas la sekvaj urbaj kaj neurbaj komunumoj:

Eksteraj ligiloj redakti